tradukoj: be de en fr hu pl ru

1modul/i

moduli

(tr)
1.
MUZ Variigi la tonojn.
2.
(figure) Variigi, nuanci la voĉon.
3.
TELELE Variigi karakterizan grandon de oscilo konforme al transsendota signalo: frekvenca, amplituda, faza modulado.

Rim.: La verbaj sencoj de la radiko modul estas absolute senrilataj al la substantivaj; fakte temas pri bedaŭrinda homonimio, evitebla per aparta radiko modulacio, modulacii, kiu internacie havas la ĉi-supre difinatajn signifojn kaj nur ilin. [Sergio Pokrovskij]

modulado

La ago moduli ( 1, 2, 3 ) aŭ ĝia rezulto. SIN:modulacio

modulo

1.
=modulado.
2.
MAT[1] (super unuhava ringo R) Tia algebra strukturo (M,+,∙), ke (M,+) estas komuteca grupo; estas ekstera operacio de R super M; kaj por ĉiuj α, β∈R kaj x, yM veras, ke : (1) (α+β)∙x = α∙x+β∙x; (2) α∙(x+y) = α∙x+α∙y; (3) (α×β)∙x = α∙(β∙x); kaj (4) 1∙x = x. PRT:vektoro;SUB:vektora spaco, submodulo.
Rim.: Eblus kombini „modulo“ kaj „vektora spaco“ sub la sama tegmenta nocio „vektora spaco“ kun distingo „super ringo“ aŭ „super korpo“.
3.
MAT[2] (de komplekso a+i.b) La kvadrata radiko de a2+b2: la kompleksoj kun modulo ρ estas prezenteblaj per ρe; la modulon de z oni signas per |z|; la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro.
4.
MAT[3] Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la kongruecon de du nombroj: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9, aŭ module 9.
5.
TEKKOMP Granda aŭtonoma parto de programo aŭ aparato (kutime pli altranga ol bloko): KOMP ŝargomodulo, KOMP celmodulo.

submodulo

MAT[4]
(de modulo (M,+,∙)) Tia subaro de M, ke ĝi egalas al la subaro, kiun ĝi naskas: la kerno kaj bildaro de homomorfio inter moduloj estas submoduloj respektive de ĝiaj fonto-aro kaj celo-aro; submodulo estas mem modulo.

tradukoj

anglaj

~o 2.: (ring) module; ~o 3.: module; ~o 4.: modulus; sub~o : submodule. ~e: modulo; ŝargomodulo: load module; celmodulo: object module.

belorusaj

~i: мадуляваць; ~ado: мадуляцыя; ~o 2.: модуль; ~o 3.: модуль; ~o 4.: модуль; ~o 5.: модуль; sub~o : падмодуль.

francaj

~i: moduler; ~ado: modulation; ~o 2.: module; ~o 3.: module; ~o 4.: module; sub~o : sous-module. ~e: modulo.

germanaj

~i: modulieren; ~ado: Modulation; ~o 1.: Modulation; ~o 2.: Modul; ~o 3.: Modul; ~o 4.: Kongruenzmodul; ~o 5.: Modul; sub~o : Untermodul. ~e: modulo.

hungaraj

~i: modulál; ~ado: moduláció; ~o 2.: modulus; ~o 3.: norma; ~o 4.: modulus; ~o 5.: modul; sub~o : részmodulus. ~e: modulo, (számra) nézve; ŝargomodulo: betölthető modul; celmodulo: tárgymodul.

polaj

~o 2.: moduł; ~o 3.: moduł; ~o 4.: moduł; sub~o : podmoduł. ~e: modulo, według modułu.

rusaj

~i: модулировать; ~ado: модуляция; ~o 2.: модуль; ~o 3.: модуль; ~o 4.: модуль; ~o 5.: модуль; sub~o : подмодуль. ~e: по модулю; ŝargomodulo: загрузочный модуль; celmodulo: объектный модуль.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §381, „ring-modulo“
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, modulo, ~e

administraj notoj

pri ~i 3.:
      La difino postulus teĥnikan difinon de amaso da
      nocioj, kiuj ankoraŭ ne estas en REVO: "grando",
      "oscilo", "signalo", "fazo"... kaj revizio de
      "amplitudo". Cetere indus enkonduki ankaŭ la
      plej modernajn konceptojn pri ~ado. [MB]
    

[^Revo] [modul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2005/01/24 19:03:24 ]