Ne ĝenata de baro, de fremda volo, de ekstera trudo:
vi estas libera decidi, akcepti, rifuzi;
libera decido;
havi liberan elektonZ;
libera volo;
libervola.
a)
Ne submetita al iu materia aŭ morala baro:
libera kiel birdo aeraZ;
lasi la hundon libera en la korto;
post dutaga aresto li estis libera;
gardi la liberajn movojn de siaj membroj;
libera je katenoj;
ŝia mano estas ankoraŭ libera
(ŝi estas nek edzinigita nek fianĉinigita);
mi purigis mian koron, mi estas libera de mia
pekoZ;
esti libera de maltrankvilecoZ, de zorgoj, pasioj;
libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia promeso;
vi estos tute liberaj de partoprenado en la deficito;
Esperanto estas libera je ĉiuj esceptoj;
la libro ne estas libera je tiu malbonaĵo;
kapabli liberan (facilan kaj fluan) paroladon de
Esperanto.
facila,
kvita,
ne malhelpata,
senĝena 1
b)
Ne submetita al politika dependeco:
libera civitano;
en la suda Afriko, en la libera regno Oranĝo
[1].
aŭtonoma
c)
Ne submetita al iaj specialaj kondiĉoj:
la eniro en la ekspozicion estas libera
(al ĉiuj permesata, senpaga);
libera trafiko
(plene permesita, sen doganoj kaj formalaĵoj);
libera industrio;
Esperanto estas libera apartenaĵo al la tuta
mondoZ;
libera verso
(ne observantaj la samecon de la verspiedoj).
senbara,
senceremonia,
senembarasa,
senĝena,
senregula
d)
(pri spaco, tempo, homo)
Neokupita, disponebla:
ĉu la seĝo estas libera?
la vojoj fariĝu liberaj
[2];
lasu liberan interspacon inter unu aro kaj aliaZ;
la vespero restos libera por la vizito de la urbo;
li ... ne havis eĉ unu minuton liberan
[3];
havi neniun liberan tempon;
mi ne povos ĉeesti la morgaŭan kunvenon ĉar mi ne estos
libera.
vakanta
En maniero libera:
libere agi, decidi;
nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu ajn celo;
pripensu tion memstare, libere de ĉia fremda influo;
pri propra afero neniu juĝas libere
(senpartie)[4];
libere sur ŝiaj ŝultroj falis la haroj;
tiam mi spiris pli libere;
mi petas ke vi libere (senĝene) diru vian opinion;
lasi libere flui la kritikojn;
ĉiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere
(sen
malhelpo, facile) povas, kun vortaro en la mano, legi ĉiu
[5];
en tiu lernejo oni povas libere instrui Esperanton;
ĉiu povas libere eldoni verkojn en Esperanto;
vivu mizere, sed vivu libere
[6].
la bienhavanto ... promesis doni al li plenan liberon
kaj
dudek orajn monerojn
[7].
libereco
Stato de iu aŭ io, kiu estas libera:
provi reakiri sian libereconB;
la politika, komerca, gazetara libereco;
mi salutas vin, lando de la liberecoZ;
batali por la libereco de la homaj rajtojZ;
lasi al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan
kredon, kiu ŝajnas al li plej bonaZ;
preni al si la liberecon ...iZ;
pli bona pano sen butero ol kuko sen libero
[8].
liberigi
(tr)
Meti en liberan staton:
liberigi malliberulon, sklavon;
li retenis ŝin per la brako sed ŝi liberigis
sinZ;
la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon
[9];
liberigi la vojon de ŝtonojZ;
liberigi iun el sklavecoZ,
de timo, de lia promeso, de mensoga akuzo, de siaj ŝuldoj;
liberigita de ĉia respondecoZ, de duboj;
klera homo liberigita de ĉia antaŭjuĝo;
liberigi la lingvon de senutila balasto;
ellerninte unu sufikson ni estas liberigitaj de la lernado de
granda serio da vortojZ;
tiu diplomo liberigas de militista servado;
sin liberigi de (aŭ el sub) fremda jugo;
la naciliberiga movado disvolviĝas.
emancipi,
forliberigi,
forskui,
malsklavigi
liberiĝi
(ntr)
Seniĝi je baroj, malhelpoj, trudoj:
la ... infanoj liberiĝis de la lernejo kaj de
mateno
ĝis vespero vivas laŭ propra plaĉo
[10].
forliberigi
Liberigi de la devo resti ie, ĉe iu okupo, en iu stato:
la juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis
en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn
[11];
se li elbatos denton de sia sklavo, li forliberigu tiun
kompense pro la dento
[12];
se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro
[de Kristana religio], tio ĉe la aliaj infanoj eble
povus veki malkontentecon
[13].
eksigi,
maldungi