tradukoj:
be de en es fr hu nl pl ru
sinus/o
Z
sinuso
[1]- 1.
-
(de akuta angulo α
en orta triangulo)
Kvociento de la latero
kontraŭa al ĝia
vertico per
la hipotenuzo;
simb. sin α:
la sinuso de orto egalas al 1;
la sinuso de obtuza angulo difiniĝas kiel la sinuso de
ĝia suplemento;
la sinuso de konkava angulo difiniĝas kiel la kontraŭegalo
de la sinuso de ĝia komplemento
rilate al la plena angulo.
la sinuso de angulo α egalas al KM/OM
- 2.
-
Reela funkcio, kiu
ĵetas reelon x al la
sinuso 1 de angulo, kies
mezuro en
radianoj diferencas de
x
per oblo de 2π; simb. sin:
sinuso estas perioda funkcio, kun
periodo 2
2π;
la rilato de sinuso al ĝia argumento strebas al 1,
kiam la argumento strebas al 0.
aresinuso
[2]
- inversa hiperbola
sinuso.
Rim.:
Vd rimarkon sub areo.
arksinuso
[3]
-
Inversa bildigo de
la malvastigaĵo de
funkcio
sinuso al la
intervalo [-π/2,π/2];
simb. arcsin aŭ arksin:
arksinuso de 1 egalas al π/2.
Rim.:
Vd rimarkon sub arko.
hiperbola sinuso
[4]
-
Reela funkcio, kiu
ĵetas
reelon x al
½(ex-e-x);
simb. sinh.
inversa hiperbola sinuso
-
Inversa bildigo de
la malvastigaĵo de
funkcio
hiperbola sinuso al la
intervalo [0,+∞[; simb. arsinh.
[^Revo]
[sinus.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2010/07/05 16:30:32 ]