tradukoj: de en fr hu it nl pl pt ru

prim/o Z

primo

MAT
1.
[1] Natura entjero, dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu: sep, dek tri,... estas primoj.
2.
Tia neinversigebla elemento p de komuteca, unuhava ringo, ke ĝi naskas priman idealon; alidire p estas tia, ke se ĝi estas divizoro de la produto x×y, tiam ĝi nepre estas divizoro de x aŭ de y: en integra ringo, primo ne havas proprajn divizorojn. VD:nereduktebla.

prima

MAT
1.
[2] Estanta primo: prima faktoro.
2.
(p.p. idealo) Tia, ke se produto apartenas al ĝi, tiam nepre apartenas al ĝi almenaŭ unu el la faktoroj: la idealo de ĉiuj obloj de 4 ne estas prima, ĉar 6×10 apartenas al ĝi, sed nek 6, nek 10 estas obloj de 4.
3.
[3] (aldonante „inter si“ aŭ „relative“, p.p. entjeroj aŭ elementoj de komuteca unuhava ringo) Tiaj, ke ĉiuj iliaj komunaj divizoroj estas inversigeblaj; alidire, p.p. entjeroj: ilia plej granda komuna divizoro estas la nombro unu: dek kaj dudek unu ne estas primaj, sed ili estas primaj inter si.
Rim.: Por ĉi tiu nocio Bricard [4] enkondukis la vorton „interprimumaj“, kiu ne enradikiĝis.

tradukoj

anglaj

~o 1.: prime number; ~o 2.: prime; ~a 1.: prime; ~a 2.: prime; ~a 3.: relatively prime (elements) .

francaj

~o 1.: nombre premier; ~o 2.: élément premier; ~a 1.: premier; ~a 2.: premier; ~a 3.: (éléments) premiers entre eux.

germanaj

~o 1.: Primzahl; ~o 2.: Primelement; ~a 1.: Prim-(element); ~a 2.: Prim-(ideal); ~a 3.: relativ prim .

hungaraj

~o 1.: törzsszám, prímszám; ~o 2.: prímelem; ~a 1.: prím(elem); ~a 2.: prím(ideál); ~a 3.: relatív prím (-szám).

italaj

~o 1.: numero primo; ~o 2.: primo; ~a 1.: primo; ~a 2.: primo; ~a 3.: coprimo.

nederlandaj

~o 1.: priemgetal.

polaj

~o 1.: liczba pierwsza; ~o 2.: element pierwszy; ~a 1.: pierwszy; ~a 2.: pierwszy; ~a 3.: (elementy) względnie pierwsze.

portugalaj

~o 1.: primo, número primo.

rusaj

~o 1.: простое число; ~o 2.: простой элемент; ~a 1.: простой (элемент); ~a 2.: простой (идеал); ~a 3.: взаимно простые (элементы).

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
3. Plena Ilustrita Vortaro, primo, ekz.
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11

administraj notoj

pri ~a 3.:
    Cxu ununombra uzo de la tipo "10 estas ~a (relative) kun 21" eblas?
    Se oni uzas "inter si", cxu foje oni devas diri "inter ili"? Ekz-e:
    "por cxiu paro de nombroj primaj inter si(?) validas, ke..." aux
    "trovu du nombrojn primajn inter si(?)...". [MB]
    

[^Revo] [prim.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2009/04/01 16:30:32 ]