tradukoj: be de en es fr he hu it nl pt ru

1impuls/o [1]

impulso

1.
Ekpuŝo, ekpremo:
a)
Ekpuŝo de fizika forto, kiu ekmovas ion: la impulso estas donita de la motoro al la maŝino; milda impulso de favora vento; (figure) sociala neegaleco estas la impulso (motoro) de la ekonomia proceso [2]. VD:impeto, svingo.
b)
PSI Ekpremo de instinkto aŭ emocio, kiu instigas senvole kaj senkontrole al ia ago: impulso subita, nobla, natura [3], neretenebla [4]; li ne povas rezisti al sia unua impulso; la impulso estis pli forta ol lia volo; agi laŭ sia propra impulso; iuj opinias, ke dum jarmiloj seksa impulso en Ĉinio ofte estis subpremata de la feŭda etiko [5]; tuta nia vivo baziĝas sur difinita kvanto da primaraj instinktoj kaj impulsoj [6]. VD:instigo, iniciato, incito 2.
c)
Iniciato de iu afero kaj daŭra subteno al ĝi, kio ofte instigas aliajn partopreni en ĝi: sub la impulso de Raymond Guéguen [...] pluraj Esperanto-asocioj decidis kunorganizi komunan kongreson [7]; de la berlinaj Esperantogeamikoj eliris gravaj impulsoj por la disvastigo de Esperanto en Germanio [8].
d)
ELE[9] Mallongdaŭra kurento: elektrokemiaj impulsoj fluas tra la neŭronoj, kaj donas al la homo konscion [10].
2.
FIZ(evitinde) =movokvanto.

impulsi

(tr)
1.
Doni impulson 1.a: la vaporo impulsas la piŝton. VD:movi, funkciigi.
2.
Doni impulson 1.b: impulsita de sia konscienco, de la kolero.. VD:peli, puŝi.
3.
Iniciati, subteni kaj instigi aliajn al daŭrigo: la movado estas nun impulsata precipe de la junuloj [11]; ankaŭ la Ĉina Akademio de Sciencoj impulsas la protektadon de la bionta varieco (biologia diverseco) al pli vasta sfero kaj alta kvalito [12]; [Eugen Wüster] estas ankaŭ la fondinto de la terminologia scienco kaj li impulsis diversajn aliajn sciencobranĉojn [13].

impulsa

Rilata al impulso, donanta impulson: impulsa forto, motivo; kun impulsa sinoferemo Adaha decidis senprokraste [...] rapidi al Babel, por averti Omaron [14]; - Konsentite! - impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello [15].

impulsema

=impulsiĝema: vi estas tre agema, iom impulsema kaj, eble, kelkafoje eĉ senpacienca [16].

impulsiĝema

Facile sekvanta impulson 1.b, nesinreganta: impulsiĝema karaktero, virino; „Krudulo!“ siblis la impulsiĝema Helings [17]. SIN:impulsema.

nervimpulso, nerva impulso

FIZL Malgranda elektra ŝanĝo, kiu ĉene iras tra la nerva sistemo: se iu kvanto da dendritoj de iu neŭrono estas ekscitita, okazos nervimpulso al la konektitaj neŭronoj [18]; generado kaj disvastiĝo de nerva impulso [19].

tradukoj

anglaj

~o c: impetus; ~o: impulse; ~i: impel; ~a: impulsive; ~ema: impulsive; ~iĝema: impulsive.

belorusaj

~o: імпульс, штуршок; ~i: пабуджаць, даваць імпульс, даваць штуршок, падтштурхоўваць; ~a: пабуджальны, пабудлівы, пабудны; ~ema: імпульсіўны; ~iĝema: імпульсіўны.

francaj

~o: impulsion, propulsion, élan; ~i: lancer, impulser, propulser; ~a: impulsif, propulsif, impulsionnel, propulseur; ~ema: impulsif, fougueux; ~iĝema: impulsif, fougueux; nerv~o, : influx nerveux. laŭ sia propra ~o: de son propre chef; sub la ~o de: sous l'impulsion de, à l'initiative de; ~e: impulsivement.

germanaj

~o a: Antrieb, Anstoß; ~o b: Anregung, Drang, Trieb; ~o 2.: physikalischer Impuls; ~o: Impuls; ~i 1.: antreiben; ~i 2.: anstoßen; ~a: impulsgebend; ~ema: impulsiv; ~iĝema: impulsiv.

hebreaj

~o: דחף, דחיפה, אימפולס; ~i: לדחוף, להמריץ; ~a: של דחיפה; ~ema: דוחף; ~iĝema: פרצני, אימפולסיבי.

hispanaj

~o: impulso; ~i: impulsar; ~ema: impulsivo; ~iĝema: impulsivo.

hungaraj

~o a: lökés, taszítás; ~o b: fellobbanás; ~o c: ösztönzés, indítás; ~o d: impulzus, áramlökés; ~o 2.: mozgásmennyiség; ~i 1.: meglök, taszít; ~i 3.: ösztönöz, serkent, lökést ad; ~a: lökő, taszító, ösztönző, serkentő; ~ema: heves, lobbanékony, impulzív; ~iĝema: heves, lobbanékony, impulzív. sub la ~o de: ösztönzésére, kezdeményezésére; ~e: hevesen.

italaj

nerv~o, : stimolo nervoso.

nederlandaj

~o a: stuwende kracht; ~o b: opwelling; ~i: stuwen; ~ema: impulsief, onbeheerst; ~iĝema: impulsief, onbeheerst.

portugalaj

~o: impulso; ~i: impulsionar; ~a: impulsor; ~ema: impulsivo; ~iĝema: impulsivo.

rusaj

~o b: побуждение; ~o: импульс, толчок; ~i: дать импульс, дать толчок, побудить; ~a: побудительный; ~ema: импульсивный; ~iĝema: импульсивный.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. E-Klubo de Lepsiko: Enkonduko en la socialan merkatekonomion, ĉapitro 5a
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar
4. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
5. El Popola Ĉinio, http://www.china..org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/2000-02/bd2000-2-11.htm
6. http://www.adhumanitatem.com/esper/raselo.htm
7. http://www.esperanto-france.org/actualites/lk2001_eo.htm
8. http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/
9. Plena Ilustrita Vortaro
10. Vikipedio, Nerva sistemo
11. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
12. Ĉina Radio Internacia, http://esperanto.cri.com.cn/esperanto/2002/Dec/103064.htm
13. UEA: Gazetaraj komunikoj, N-ro 14 (1998-09-23)
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8
15. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 3
18. R. Gérard: Ĉu lingvo estas nura komunikilo..., 2006-08
19. -, trad. J. Palu: Kion kapablas elektrono?, Homo kaj Kosmo, numero 1976/1-1, p. 7a-8a

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi ne scias, surbaze de kiu verko estis enkondukita
      cxi tiu termino. PV kaj la PIVoj ne konas gxin.
      Vd ankaux
      http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/message/295
      Tial mi gxin signas "evitinda".
      [MB]
    

[^Revo] [impuls.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/10/15 16:30:21 ]