tradukoj:
be ca de en fr hu pl pt ru
latis/o
latiso
- 1.
- [1]
Kunmetaĵo el stangoj, dratoj, maldikaj traboj ks,
ofte aranĝitaj paralele laŭ du ĉefaj direktoj,
uzata por fari aĵurajn barilojn, ŝirmilojn,
kribrilojn ks.
krado.
- 2.
- [2]
Tia algebra
strukturo
(E,∨,∧), ke ambaŭ operacioj estas
komutecaj kaj
asociecaj, kaj ke
x∨(x∧y) =
x∧(x∨y) = x, kiuj ajn
estas x,y∈E
(sorbada regulo):
se (E,∨,∧) estas latiso, ankaŭ
(E,∧,∨) estas
(duala latiso);
la aro de naturaj entjeroj, provizita per la operacioj
plej granda komuna
divizoro kaj plej
malgranda komuna oblo estas latiso.
Specifaj ecoj de latiso:
distribueca,
komplementa,
kompleta.
Rim.:
La rilato x∧y = x difinas
ordo-rilaton
super E. Alternative kaj ekvivalente eblas
difini
latison kiel tian ordan
aron
(E,≤), ke por ajnaj du elementoj
x, y de ĝi ekzistas iliaj
infimo
(signata per x∧y) kaj
supremo
(signata per x∨y).
[^Revo]
[latis.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.9 2010/08/03 16:31:33 ]