tradukoj: be de en fr hu nl pl ru

1struktur/o [1]

strukturoTEZ

1.
Maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de tutaĵo: strukturo de konstruaĵo, maŝino, organismo, ĥemia substanco; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo [2]; (figure) belstruktura viro. SIN:konstruo, aranĝo, SUB:skemo
2.TEZ
MAT[3](fakula ĵargono) Tuto de la rilatoj, operacioj, topologioj ks, per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon; kian strukturon havas la aro de frakcioj super la polinomringo? SUB:algebra strukturo, topologia strukturo.

strukturiTEZ

(tr)
Provizi per strukturo, aranĝi laŭ strukturo, organizi: se vi laboras pri plurilingva terminaro, strukturu la nocio-sistemojn [4].

strukturismo

FIL Filozofia kaj homscienca skolo, kiu analizas siajn objektojn kiel strukturojn el interrilataj eroj, populara en la 20a jarcento: Claude Lévi-Strauss ... estis Franca antropologo kies laboro en etnologio estigis la evoluadon de strukturismo kiel metodo por kompreni socion kaj kulturon [5].

restrukturi, alistrukturi

(tr)
Ŝanĝi la strukturon, rearanĝi: li alistrukturis siajn gazet-entreprenojn maldungante kvin mil salajrulojn [6] mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston [7].

algebra strukturoTEZ

MAT[8]
Aro, konsiderata kune kun almenaŭ unu operacio en ĝi: algebran strukturon oni ofte signas per opo de la tipo (E,†,♦), kies unua termo montras la aron kaj la pluaj la operaciojn. SUB: Kelkaj rimarkindaj algebraj strukturoj: latiso, bulea algebro; grupoido, duongrupo, monoido, grupo, ringo, korpo, modulo, vektora spaco, afina spaco, lineara algebro.

topologia strukturoTEZ

MAT[9]
=topologio.

tradukoj

anglaj

~o 2.: structure; algebra ~o: algebraic structure; topologia ~o: topological structure.

belorusaj

~o: структура, лад, пабудова.

francaj

~o: structure; ~i: structurer; ~ismo: structuralisme; re~i, : restructurer; algebra ~o: structure algébrique; topologia ~o: structure topologique. bel~a: bien charpenté.

germanaj

~o: Struktur, Aufbau; ~i: strukturieren; re~i, : umstrukturieren, restrukturieren; algebra ~o: algebraische Struktur; topologia ~o: topologische Struktur. bel~a: gut gebaut.

hungaraj

~o 2.: struktúra; ~o: szerkezet, struktúra, felépítés; algebra ~o: algebrai struktúra; topologia ~o: topologikus struktúra. bel~a: jóvágású.

nederlandaj

~o: structuur.

polaj

~o 2.: struktura; algebra ~o: struktura algebraiczna; topologia ~o: struktura topologiczna.

rusaj

~o 2.: структура; ~o: структура, строение, устройство; algebra ~o: алгебраическая структура; topologia ~o: топологическая структура.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. H. Suonuuti, trad. S. Fiedler: Terminologia Gvidilo, 1998
5. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2009-11-08
6. M. Bénilde, trad. V. Lutermano: Predistoj de gazetoj..., le Monde diplomatique, 2007-08
7. B. Wennergren: [PMEG] Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2010
8. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, 1952
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §434

[^Revo] [strukt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2012/01/04 17:10:08 ]