tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru sv

*17paralel/a [1]

paralela

1.
MAT[2] (p.p. geometriaj figuroj) Tiaj, ke ĉiuj punktoj de unu havas saman distancon al la dua: paralelaj rektoj, ebenoj; paralelaj cirkloj, sferoj (samcentraj, kun malsama radiuso); du rektoj paralelaj al tria estas paralelaj inter si; rekto paralela al ebeno; la cirkloj de latitudo estas paralelaj al la ekvatora ebeno; paralelaj afinaj subspacoj (tiaj, ke la direkto de unu inkluzivas la direkton de la dua).
2.
(p.p. similaj aferoj) Konstante egaldistancaj, sed samdirekta; samtempe ekzistantaj, disvolviĝantaj: paralelaj stratoj; fari paralelan propagandon (alian, sed samcelan); aŭtoritata institucio povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [3]; la gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al internacia lingvo paralele kun la gepatra lingvoZ; oni devas paralele kun tio ĉi difini komitatonZ.
3.
(figure) Prezentanta daŭrigatan komparadon: la paralelaj vivrakontoj de Plutarko; ni ne devas senbezone paraleligi [nian lingvon] kun Volapük, ĉar tia paraleligado diskreditigus nian aferonZ.

paralelo

1.
MAT
a)TEZ
[4] (al geometria figuro) Rekto paralela al ĝi: tiri paralelon al la hipotenuzo tra la mezo de unu kateto; sekcanto de du paraleloj difinas kun ili ok angulojn.
b)TEZ
[5] (de rivolua surfaco) Ĉiu cirklo, estanta intersekco de la surfaco kun ebeno orta al ĝia akso. VD:meridiano.
Rim.: Ĉi-sence Bricard [6] uzas „paralelcirklo“, dubinda termino de vortfara vidpunkto.
2.TEZ
Io komparebla, simila: tiu nekutima ĉirkaŭfrazo havas paralelon en Biblio [7].

paralelaĵoTEZ

Paralelo 2: la konsterno en la pastraj rondoj ne havis paralelaĵon en la tuta historio de la idolkulto [8].

paralele al, paralele kun

(prepoziciaĵo)
1.
En paralela meto aŭ direkto, laŭ sama orientiĝo, laŭlonge de: oni metis paralele al la krada kondensatoro rezistilon [9].
2.
Kunekzistante kun, parte simile al: mi kredas eble kaj necese paŝon post paŝo instali novan sistemon de monda regeco paralele kun la malnova [10].

tradukoj

anglaj

~a 1.: parallel; ~o a: parallel, parallel line; ~o b: parallel, parallel circle.

belorusaj

~a: паралельны; ~o: паралель; ~aĵo: паралель.

francaj

~a: parallèle; ~o a: parallèle, droite parallèle; ~o b: parallèle, cercle de latitude; ~o 2.: parallèle, pendant; ~e al, : parallèlement à. ~igi: paralléliser, mettre en parallèle, établir un parallèle.

germanaj

~a: parallel; ~o a: Parallele, parallele Gerade; ~o b: Parallel, Breitenkreis.

hungaraj

~a: párhuzamos; ~o a: párhuzamos, párhuzamos egyenes; ~o b: paralellkör; ~o 2.: párhuzam; ~aĵo: párhuzamosság.

nederlandaj

~a: parallel.

polaj

~a 1.: równoległy; ~o a: prosta równoległa; ~o b: równoleżnik.

portugalaj

~a 1.: paralelo.

rusaj

~a: параллельный; ~o a: параллель, параллельная прямая; ~o b: параллель, круг параллели; ~o: параллель; ~aĵo: параллель.

svedaj

~a: parallell.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, 2519
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2, noto pri „pendigo sur fosto“
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22
9. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de Telefonio, 1928
10. L. Metz-Krencker: Prezentado - Programo, Kongreso de la popoloj, [vidita en 2011]

administraj notoj

pri ~o 1.:
      La senco "~o de rivolua surfaco" ne aperas en PIV1, sed gxi
      estas en MatVort sub la formo "~o de latitudo".
      Cxu, simile al "meridiano", ne ekzistas senco GEOG sinonimo
      de la nun en REVO ekzistanta „cirklo de latitudo“?
      [MB]
    

[^Revo] [parale.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/04/30 20:10:23 ]