[ Introdução | Lista de provérbios | Procurar provérbio ]

Lista de provérbios

[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]
  1. Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
  2. Brava homo en sia domo.
  3. Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.
  4. Brogita sur akvon blovas.
  5. Bruligi al si la lipharojn.
  6. Bruo potenca, nula esenco.
  7. Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.
  8. Butonumi iun malvaste.
  9. Celi anseron, trafi aeron.
  10. Celis paseron, trafis anseron.
  11. Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
  12. Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo.
  13. Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.
  14. Certe, kiel duoble du kvar.
  15. Cindrulino.
  16. Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.
  17. Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
  18. Ĉe l' freŝa faro.
  19. Ĉe la tagiĝo.
  20. Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.
  21. Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
  22. Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.
  23. Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
  24. Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
  25. Ĉe vesto velura suferas stomako.
  26. Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.
  27. Ĉerpi akvon per kribrilo.
  28. Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
  29. Ĉia dono estas bono.
  30. Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
  31. Ĉio dependas de "se" kaj "kiam".
  32. Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
  33. Ĉio havas finon.
  34. Ĉio havas sian "sed" kaj "se."
  35. Ĉio sia estas plej ĉarma.
  36. Ĉio supermezura estas terura.
  37. Ĉio taŭgas, kio venas.
  38. Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.
  39. Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.
  40. Ĉion rigardi tra sia persona vitro.
  41. Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
  42. Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.
  43. Ĉiu "li" havas sian "ŝi".
  44. Ĉiu "tial" havas sian "kial."
  45. Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
  46. Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
  47. Ĉiu barono havas sian kapricon.
  48. Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
  49. Ĉiu eraro estas kulpo.
  50. Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
  51. Ĉiu familio havas sian kriplulon.
  52. Ĉiu havas sian guston.
  53. Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.
  54. Ĉiu havas sian propran guston.
  55. Ĉiu havas sian ŝarĝon.
  56. Ĉiu havas sian vermon.
  57. Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.
  58. Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
  59. Ĉiu komenco estas malfacila.
  60. Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.
  61. Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.
  62. Ĉiu mano al si altiras.
  63. Ĉiu medalo du flankojn posedas.
  64. Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
  65. Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.
  66. Ĉiu persono kun sia bezono.
  67. Ĉiu por si mem estas la plej kara.
  68. Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.
  69. Ĉiu por si -- por ĉiuj Di'.
  70. Ĉiu propran saĝon posedas.
  71. Ĉiu provas, kion li povas.
  72. Ĉiu sezono kun sia bono.
  73. Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
  74. Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.
  75. Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
  76. Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  77. Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.
  78. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
  79. Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.
  80. Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.
  81. Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
  82. Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
  83. Danci laŭ ies fajfilo.
  84. Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
  85. Dando el reĝa hundejo.
  86. Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
  87. Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
  88. Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
  89. De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
  90. De bona vorto lango ne doloras.
  91. De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
  92. De elekto tro multa plej malbona rezulto.
  93. De fremda dento ni doloron ne sentas.
  94. De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
  95. De guto post guto disfalas granito.
  96. De kantado senpaga doloras la gorĝo.
  97. De kiu la kulpo, por tiu la puno.
  98. De l' koro spegulo estas la okulo.
  99. De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
  100. De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.
  101. De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
  102. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  103. De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.
  104. De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
  105. De malbona ŝafo estas bona tufo.
  106. De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
  107. De malriĉula manĝo ni guston ne scias.
  108. De manĝo malriĉula ni guston ne scias.
  109. De nehavanto reĝo nenion ricevos.
  110. De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
  111. De peko kaj mizero estas plena la tero.
  112. De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
  113. De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
  114. De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
  115. De sama koloro, de sama valoro.
  116. De semo putra venas frukto ne nutra.
  117. De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
  118. De superfluo malboniĝas la ĝuo.
  119. De ŝafo senlana lanero taŭgas.
  120. De tro da pano venas malsano.
  121. De tro multa scio krevas la kranio.
  122. De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
  123. De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.
  124. De vorto ĝentila ne doloras la lango.
  125. De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
  126. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  127. Deko da pekoj, unu la puno.
  128. Deko da pekoj -- unu la puno.
  129. Demando ne kostas, demando ne devigas.
  130. Demeti de si la antikvan Adamon.
  131. Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
  132. Depost tempo nememorebla.
  133. Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
  134. Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
  135. Deziri al iu ĉion bonan.
  136. Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
  137. Deziro tre granda, sed mankas la forto.
  138. Deziru sincere, vi atingos libere.
  139. Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru!
  140. Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.
  141. Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
  142. Difekton de naturo ne kovros veluro.
  143. Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
  144. Dio batas, Dio kompatas.
  145. Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.
  146. Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
  147. Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
  148. Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
  149. Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
  150. Dio donis tagon, Dio donos manĝon.
  151. Dio donis, Dio prenis.
  152. Dio ĝuste faras, neniam eraras.
  153. Dio kompatu!
  154. Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
  155. Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.
  156. Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
  157. Dio ne ricevis, diablo forlevis.
  158. Dio orfojn ne forgesas.
  159. Dio punas laŭ la fortoj.
  160. Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
  161. Dio scias bone pri niaj bezonoj.
  162. Dion fidu, sed senfare ne sidu.
  163. Dion kolerigis, homojn ridigis.
  164. Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
  165. Diri al iu nudan veron.
  166. Diri la puran veron.
  167. Diris kaj foriris.
  168. Dirite, farite.
  169. Diron oni neas, skribo ne pereas.
  170. Disputo kredigas, sed ne certigas.
  171. Disputoj kondukas al malpaco.
  172. Disputu komence -- vi ne malpacos en fino.
  173. Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
  174. Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
  175. Donacetoj subtenas amikecon.
  176. Donaco nesincera estas donaco infera.
  177. Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
  178. Donado de almozoj neniam malriĉigas.
  179. Doni al iu la baton de morto.
  180. Doni la finofaran baton.
  181. Doni la tonon.
  182. Doni lecionon de moroj.
  183. Doni ovon, por ricevi bovon.
  184. Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
  185. Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
  186. Dorloti serpenton sur sia brusto.
  187. Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.
  188. Doto koron ne varmigas.
  189. Draŝi fojnon.
  190. Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
  191. Dronanto domon proponas, savito brikon ne donas.
  192. Dronanto herbeton kaptas avide.
  193. Droni en detaloj.
  194. Du botoj faras paron.
  195. Du kontraŭ unu prezentas armeon.
  196. Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
  197. Du militas -- tria profitas.
  198. Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
  199. Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno.
  200. Dubo gardas kontraŭ risko.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]