[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Suspekto pruvon ne egalas.
- Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
- Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
- Ŝafo kalkulita ne estas savita.
- Ŝajno trompas.
- Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
- Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro.
- Ŝerce dirite, cele pensite.
- Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
- Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.
- Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.
- Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.
- Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
- Ŝlosilo uzata ruston ne konas.
- Ŝparu groŝon -- vi havos plenan poŝon.
- Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
- Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.
- Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.
- Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.
- Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.
- Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.
- Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.
- Ŝtono de falpuŝiĝo.
- Ŝuldo estas unua heredanto.
- Ŝuldo havas longan vivon.
- Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.
- Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
- Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
- Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.
- Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.
- Ŝuldon tempo ne kuracas.
- Ŝuti polvon en la okulojn.
- Tablo festena, sed telero malplena.
- Tablo kovrita faras amikojn.
- Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
- Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
- Tago aranĝas, tago ŝanĝas.
- Tago festa -- for aferoj.
- Tago tagon sekvas, sed ne similas.
- Tajloro krimis, botisto pendas.
- Taksi la sanon ni lernas en malsano.
- Tani al iu la haŭton.
- Tapiŝon ne deziris, maton akiris.
- Temp' estas mono.
- Temp' estas valoro simile al oro.
- Tempo flatas, tempo batas.
- Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
- Tempo prenas, tempo pagas.
- Tempo toleras, sed vero aperas.
- Tempo venos, zorgon prenos.
- Teni iun per fera mano.
- Teni la okulojn en streĉo.
- Teni sian langon en la buŝo.
- Tie ĉi malbone, tie nebone.
- Tie iras fumo per densaj nuboj.
- Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
- Tiel estas, tiel restas.
- Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
- Timi sian propran ombron.
- Timo havas grandajn okulojn.
- Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
- Tio ĉi estas laŭ lia gusto.
- Tio estas lia amata ĉevaleto.
- Titolo sen mono -- sensignifa sono.
- Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
- Tondro kampulon memorigas pri Dio.
- Tordi ŝnurojn el sablo.
- Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
- Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.
- Trafe aŭ maltrafe.
- Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
- Trafi du celojn per unu ŝtono.
- Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.
- Trafi per la vizaĝo en koton.
- Trafis falĉilo sur ŝtonon.
- Trafis hakilo al ligno malmola.
- Trafis pugno pugnon.
- Traflugis anĝelo preter orelo.
- Trafos hakilo al ligno malmola.
- Tralavi la gorĝon.
- Tranĉi rekte en la karnon.
- Transsalte-senhalte.
- Trapafadi la aeron.
- Tremo atakas.
- Treni sian vivon de mizero al mizero.
- Trinki pro ies sano.
- Trio plaĉas al Dio.
- Tro akra fajro estas sen daŭro.
- Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
- Tro da bono ne turmentas.
- Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
- Tro da konfido kondukas al perfido.
- Tro da kuiristoj kaĉon difektas.
- Tro da libero kondukas al mizero.
- Tro da metioj, -- profitoj neniaj.
- Tro elektema ricevas nenion.
- Tro forta ĵuro -- la afero ne pura.
- Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
- Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
- Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.
- Tro longa sufero -- malgranda espero.
- Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
- Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.
- Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
- Tro rapida edziĝo -- porĉiama kateniĝo.
- Tro rapida faro estas nur baro.
- Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
- Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.
- Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la kato.
- Tro sata, tro bata.
- Troa festeno estas veneno.
- Troa petolo danĝera al kolo.
- Troa petolo estas danĝera por la kolo.
- Troviĝas bonaj homoj en la mondo.
- Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
- Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.
- Turniĝadi kiel serpento.
- Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
- Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
- Tute ĝuste laŭ lia gusto.
- Tute libera, kiel birdo aera.
- Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
- Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
- Unu floras, alia ploras.
- Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
- Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
- Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
- Unu guto plenigas la glason.
- Unu hako kverkon ne faligas.
- Unu hirundo printempon ne alportas.
- Unu kapo facile trovas apogon.
- Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
- Unu orienten, alia okcidenten.
- Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.
- Unu pasero alian valoras.
- Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.
- Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
- Unu sola guto la glason plenigas.
- Unu soldato militon ne faras.
- Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.
- Unu vundo alian kuracas.
- Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.
- Unua atesto estas la vesto.
- Unua paŝo iron direktas.
- Unua venis, unua prenis.
- Unueco donas fortecon.
- Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.
- Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
- Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
- Urtikon frosto ne difektas.
- Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
- Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
- Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
- Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
- Vane vi tentas, mi ne konsentos.
- Vazo rompita longe sin tenas.
- Venas ĉagreno sen granda peno.
- Venas kvazaŭ vokita kaj petita.
- Venas profito -- venas merito.
- Venas proverbo el popola la cerbo.
- Venas prudento post la ĝusta momento.
- Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.
- Venis fino al mia latino.
- Venis mizero, -- helpu min, frato; pasis mizero, -- for, malamato.
- Venis tranĉilo al la gorĝo.
- Venkas ne forto, venkas la sorto.
- Venkiton oni ne batas.
- Venos knabeto ankaŭ kun peto.
- Venos ŝtelisto al la juĝisto.
- Venos tempo, venos konsilo.
- Vento al li ekflugis sub la haŭto.
- Vento sendita tondron reportos.
- Ventro malsata orelon ne havas.
- Vera kiel vorto de profeto.
- Vera opinio montriĝas en ebrio.
- Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.
- Vero ne bezonas mediti nek spriti.
- Verŝi aeron al aero.
- Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.
- Vespero lacigas, mateno freŝigas.
- Vesto eluzita, sed pureco spirita.
- Vesto homon prezentas.
- Veturi sur sia paro da kruroj.
- Vi amas preni, amu redoni.
- Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
- Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.
- Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.
- Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
- Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
- Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
- Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
- Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.
- Vidas okulo, sed mano ne trafas.
- Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.
- Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.
- Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.
- Virina lango buĉas sen sango.
- Virina ploro sen valoro.
- Virina rideto pli kaptas ol reto.
- Virino batas per lango, -- aperas vundo plej sanga.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]