[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Li tremas, kiel aŭtuna folio.
- Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
- Li vivas en ĝuo kaj bruo.
- Li vivas sur la tero kiel en infero.
- Li vorton en la poŝo ne serĉas.
- Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
- Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
- Lia cerbo iris promeni.
- Liaj dentoj povas festi sabaton.
- Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
- Liaj flugiloj paraliziĝis.
- Liberulo iras, kien li deziras.
- Ligno fendita facile flamiĝas.
- Lin tuŝas nek admono, nek ordono.
- Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
- Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.
- Loĝi en la fino de la mondo.
- Longa dormado ŝuldojn kreskigas.
- Longa konsidero savas de sufero.
- Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
- Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
- Ludi kun iu ludon de pugnoj.
- Ludi ventobatadon.
- Ludo aparte, kaj afero aparte.
- Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
- Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
- Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.
- Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
- Lupo lupon ne manĝas.
- Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
- Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.
- Maĉi kaj remaĉi.
- Magia rondo.
- Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
- Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
- Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.
- Malaperis kiel ŝtono en maron.
- Malaperis kiel vaporo.
- Malaperis, kiel vaporo.
- Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
- Malbona herbo froston ne timas.
- Malbona virino diablon superas.
- Malbone kaŝita ŝteliston incitas.
- Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
- Malbonulon diablo ne prenas.
- Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.
- Malfeliĉo inviton ne atendas.
- Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
- Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
- Malfeliĉo malofte venas sole.
- Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas.
- Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
- Malfeliĉo venas sen alvoko.
- Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
- Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
- Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
- Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
- Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
- Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
- Malgranda pezo, sed granda prezo.
- Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron.
- Malhumileco estas kara plezuro.
- Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
- Malkovri antaŭ iu sian koron.
- Malnova afero en nova livero.
- Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
- Malpaculo.
- Malpaculon ĉiu batas.
- Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
- Malplena sako puŝas al peko.
- Malplena sako tentas al peko.
- Malpli da havo, malpli da zorgoj.
- Malpli da posedo, malpli da tedo.
- Malpli esperu, pli konsideru.
- Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
- Malpurulo.
- Malriĉa kiel muso preĝeja.
- Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
- Malriĉeco ne estas malvirto.
- Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
- Malriĉulo parencojn ne havas.
- Malriĉulo rabiston ne timas.
- Malsaĝa kiel ŝtipo.
- Malsaĝo estas najbaro de mizero.
- Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
- Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
- Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
- Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
- Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
- Malsaĝulo kiel tamburo, -- kiu pasas, lin batas.
- Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
- Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.
- Malsaĝulo ofte estas profeto.
- Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
- Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
- Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
- Malsaĝulon favoras feliĉo.
- Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
- Malsanan demandu, al sana donu.
- Malsano venas rapide, foriras rigide.
- Malsata stomako orelon ne havas.
- Malsato donas spriton.
- Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
- Malsato ne estas frato.
- Malsato plej bone gustigas la manĝon.
- Malsatulon la fabloj ne nutros.
- Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
- Mankas klapo en lia kapo.
- Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
- Manko de oro ne estas malhonoro.
- Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
- Mano manon lavas.
- Mano pekis, dorso pagas.
- Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
- Marĉandado aĉeti ne devigas.
- Marĉando aĉeti ne devigas.
- Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
- Maro da mizeroj.
- Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
- Mastro en vojo -- servantoj en ĝojo.
- Matena horo estas plena de oro.
- Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas.
- Matura aĝo.
- Melki kaproviron.
- Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
- Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
- Mensoganto devas havi bonan memoron.
- Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
- Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.
- Mensogo malproksimen ne kondukas.
- Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
- Meti trabojn sur la vojon.
- Metio lacigas, metio vivigas.
- Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.
- Mezuri laŭ sia metro.
- Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.
- Mi blinde pafos, eble trafos.
- Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.
- Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
- Mi hejme sidis, nenion vidis.
- Mi konas miajn homojn.
- Mi lavas al mi la manojn.
- Mi lin liberigis, li min saĝigis.
- Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.
- Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
- Mi ne volas tion ĉi scii.
- Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
- Mia lango -- mia malamiko.
- Mia loĝejo estas mia reĝejo.
- Mia loĝejo -- mia reĝejo.
- Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
- Mieno fiera al ludo mizera.
- Miljaroj ne povis, -- minuto elŝovis.
- Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.
- Minacas dento al la vento.
- Minaci per pugno en la poŝo.
- Minacoj ne mortigas.
- Miraklo inter mirakloj.
- Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
- Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
- Mizero havas talentan kapon.
- Mizero instruas.
- Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
- Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
- Mizero saltas, mizero haltas.
- Mizero sur mizero.
- Mola kiel vakso.
- Mono amas kalkulon.
- Mono estas reĝo, mono estas leĝo.
- Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
- Mono kuras al mono.
- Mono mondon regas.
- Mono monon naskas.
- Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
- Mono perdita, nenio perdita, -- honoro perdita, ĉio perdita.
- Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.
- Mono plenumas ĉiujn oficojn.
- Mono publika estu fortika.
- Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
- Montradi al si reciproke la dentojn.
- Montras parolo, kion cerbo valoras.
- Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
- Montru moneron, ĉio fariĝos.
- Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
- Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
- Morgaŭ frue venos plue.
- Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
- Muele sencele.
- Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
- Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
- Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.
- Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
- Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
- Multe da peno, neniom da pano.
- Multe da sprito, sed neniom da profito.
- Multe en kapo, sed nenio en poŝo.
- Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
- Multe komencite, malmulte plenumite.
- Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
- Murmuri tra la dentoj.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]