[ Introdução | Lista de provérbios | Procurar provérbio ]

Lista de provérbios

[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]
  1. Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte.
  2. Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
  3. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
  4. Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
  5. Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
  6. Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
  7. Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
  8. Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
  9. Jugo propravola ne estas malmola.
  10. Juĝanto decidas, kiel li vidas.
  11. Juĝanto devas havi du orelojn.
  12. Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
  13. Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
  14. Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
  15. Juneco petolis, maljuneco malsatos.
  16. Ĵeti bastonon en la radon.
  17. Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.
  18. Ĵeti polvon en la okulojn.
  19. Ĵuri kaj reĵuri.
  20. Ĵuri per la barbo de l' profeto.
  21. Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  22. Kalkuli muŝojn.
  23. Kalumniante konstante, oni anĝelon nigrigas.
  24. Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.
  25. Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
  26. Kapo majesta, sed cerbo modesta.
  27. Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.
  28. Kapo pekas, piedoj suferas.
  29. Kapoj diferencas, kranioj egalas.
  30. Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.
  31. Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
  32. Kaptu lin kiel forflugintan venton.
  33. Kapuĉo monaĥon ne faras.
  34. Kara estas dono en minuto de bezono.
  35. Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
  36. Karaktero olea.
  37. Karakteron al kanto donas la tono.
  38. Karesi al iu la barbon.
  39. Karesi kontraŭ la haroj.
  40. Kastel' en aero -- malsato sur tero.
  41. Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
  42. Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.
  43. Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.
  44. Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.
  45. Kia ago, tia pago.
  46. Kia demando, tia respondo.
  47. Kia domaĝo!
  48. Kia drapo, tia vesto.
  49. Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
  50. Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
  51. Kia fripono, tia bastono.
  52. Kia greno, tia pano.
  53. Kia la birdo, tia la kaĝo.
  54. Kia la homo, tia lia nomo.
  55. Kia la kapo, tia la ĉapo.
  56. Kia la poto, tia la kovrilo.
  57. Kia la semo, tia la rikolto.
  58. Kia naskiĝis, tia grandiĝis.
  59. Kia naskinto, tiaj naskitoj.
  60. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
  61. Kia pago, tia ago.
  62. Kia paroĥestro, tia paroĥo.
  63. Kia patrino, tia filino.
  64. Kia regalato, tia regalado.
  65. Kia reganto, tia servanto.
  66. Kia sono, tia resono.
  67. Kia sufloro, tia aktoro.
  68. Kia vivo, tia morto.
  69. Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.
  70. Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.
  71. Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.
  72. Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
  73. Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
  74. Kiam havo malaperis, saĝo aperis.
  75. Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
  76. Kiam kato promenas, la musoj festenas.
  77. Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
  78. Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
  79. Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
  80. Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.
  81. Kiam sako mizeras, amo malaperas.
  82. Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.
  83. Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
  84. Kie dento doloras, tien iras la lango.
  85. Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
  86. Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
  87. Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.
  88. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
  89. Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.
  90. Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
  91. Kie jukas, tie ni gratas.
  92. Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
  93. Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
  94. Kie maldike, tie rompiĝas.
  95. Kie mi disponas, tie mi ordonas.
  96. Kie minaco, tie malpaco.
  97. Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
  98. Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
  99. Kie regas konkordo, regas ordo.
  100. Kie regas la forto, tie rajto silentas.
  101. Kie regas virino, malbona estas la fino.
  102. Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
  103. Kie timo, tie honto.
  104. Kiel akirite, tiel perdite.
  105. Kiel li meritis, tiel li profitis.
  106. Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
  107. Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
  108. Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
  109. Kiel oni, tiel ĉe ni.
  110. Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.
  111. Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.
  112. Kien vi vin turnos, ĉie malbone.
  113. Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
  114. Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
  115. Kio al mi sonis, tion mi resonas.
  116. Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
  117. Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
  118. Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.
  119. Kio doloras, pri tio ni ploras.
  120. Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
  121. Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.
  122. Kio en la kapo, tio sur la lango.
  123. Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
  124. Kio estas farita, estas sankciita.
  125. Kio estas lernita, ne estas perdita.
  126. Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
  127. Kio fariĝis, jam ne refariĝos.
  128. Kio iras el koro, venas al koro.
  129. Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.
  130. Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
  131. Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
  132. Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.
  133. Kio mia, tio bona.
  134. Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.
  135. Kio multe kostas, multe valoras.
  136. Kio pasis, ne revenos.
  137. Kio pasis, nin forlasis.
  138. Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.
  139. Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
  140. Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.
  141. Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
  142. Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
  143. Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
  144. Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
  145. Kiom da homoj, tiom da gustoj.
  146. Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
  147. Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
  148. Kiom da koroj, tiom da voloj.
  149. Kiom la koro deziras.
  150. Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
  151. Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.
  152. Kion fari!
  153. Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
  154. Kion koro portas, vizaĝo raportas.
  155. Kion koro sentas, lango prezentas.
  156. Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
  157. Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.
  158. Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
  159. Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.
  160. Kion mi povas, tion mi elŝovas.
  161. Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
  162. Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.
  163. Kion oni volas, tion oni povas.
  164. Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.
  165. Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
  166. Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
  167. Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
  168. Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.
  169. Kion vi pripenas, tio al vi venas.
  170. Kion vi semas, tion vi rikoltos.
  171. Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.
  172. Kiso malsincera estas danĝera.
  173. Kiso publika estas kiso malamika.
  174. Kiu agas afable, vivas agrable.
  175. Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
  176. Kiu akvon evitas, droni ne timas.
  177. Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.
  178. Kiu amas honoron, amu laboron.
  179. Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
  180. Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
  181. Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.
  182. Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
  183. Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
  184. Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
  185. Kiu bati deziras, trovas bastonon.
  186. Kiu bojas, ne mordas.
  187. Kiu bone agas, timi ne bezonas.
  188. Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.
  189. Kiu bone ŝmiras, bone veturas.
  190. Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
  191. Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.
  192. Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
  193. Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.
  194. Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
  195. Kiu demandas, tiu ne eraras.
  196. Kiu devas, tiu elekti ne povas.
  197. Kiu devas, tiu povas.
  198. Kiu diras la veron, havas suferon.
  199. Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
  200. Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]