[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
- Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
- Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.
- Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.
- Saĝa hundo post la vundo.
- Saĝa kapo duonvorton komprenas.
- Saĝa scias, kion li diras, -- malsaĝa diras, kion li scias.
- Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
- Saĝo abunda, sed ne profunda.
- Saĝo barbon ne atendas.
- Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
- Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
- Sako malplena sin rekte ne tenas.
- Sako ne sonas, -- amiko ne konas.
- Sako ne sonas -- amiko ne konas.
- Sakon kun truo vi neniam plenigos.
- Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
- Saltadi el unua al deka.
- Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
- Sama gento, sama sento.
- Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
- Sango bolas, juneco petolas.
- Sango komuna reciproke sin altiras.
- Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
- Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
- Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
- Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.
- Sapumi la okulojn.
- Sata malsatan ne povas kompreni.
- Sata stomako ne lernas volonte.
- Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
- Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
- Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
- Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
- Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
- Sciu funde, sed tenu profunde.
- Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
- Se amas Dio, prosperas ĉio.
- Se amiko petas, li neniam ripetas.
- Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
- Se brulas nenio, fumo ne iras.
- Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
- Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.
- Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
- Se devigas neceso, faru kun kareso.
- Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.
- Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
- Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.
- Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
- Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
- Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.
- Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
- Se forestas la suno, sufiĉas la luno.
- Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
- Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas.
- Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
- Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
- Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
- Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
- Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
- Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
- Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.
- Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
- Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
- Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
- Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.
- Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
- Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
- Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
- Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.
- Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
- Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
- Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
- Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
- Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
- Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
- Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.
- Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
- Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
- Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.
- Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
- Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
- Se neniu plendas, neniu defendas.
- Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
- Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
- Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.
- Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
- Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
- Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas.
- Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
- Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
- Se stomako doloras, kapo laboras.
- Se unu ne venis, dek ne atendas.
- Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
- Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
- Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
- Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
- Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
- Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
- Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
- Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
- Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
- Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
- Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
- Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.
- Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
- Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
- Sen atendo, sen espero venis mizero.
- Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.
- Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
- Sen laboro ne venas oro.
- Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
- Sen mono en urbon ne iru.
- Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo.
- Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
- Sen povo kolero estas ridinda afero.
- Sen regalo ne estas balo.
- Sen rigardo, sen gardo.
- Sen speso unua ne ekzistas la dua.
- Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.
- Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
- Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
- Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
- Senfara plendo ne estas defendo.
- Senfortuloj longe vivas.
- Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
- Senkonscie vi agis, -- konscie vi pagos.
- Senlaboreco dormon alportas.
- Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.
- Senlanigu, sed ne senfeligu.
- Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.
- Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
- Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
- Serĉi la tagon pasintan.
- Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
- Servo al Dio vana ne restas.
- Servo ne petita ne estas merita.
- Servo postulas reservon.
- Sia estas kara pli ol la najbara.
- Sia estas kara pli ol najbara.
- Sian sorton neniu evitos.
- Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
- Sidi en amaso da embaraso.
- Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
- Sidi kiel muso sub balailo.
- Sidi kiel sur pingloj.
- Sidi sur pingloj.
- Sidu lango malantaŭ la vango.
- Sieĝi ies pordon.
- Silente!
- Silento estas konsento.
- Silentu donante, parolu ricevante.
- Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
- Sin turni al la poŝo.
- Singardeman Dio gardas.
- Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
- Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
- Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.
- Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
- Situacio sen eliro.
- Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
- Sola vojo libera al la fundo rivera.
- Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
- Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas.
- Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
- Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
- Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
- Sperta mano ne restas sen pano.
- Sperto saĝon akrigas.
- Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
- Spesmilo vojon trabatas.
- Spiko malplena plej alte sin tenas.
- Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.
- Sprita vorto tentas, nenion atentas.
- Staras la morto jam en la korto.
- Stari per unu piedo en la tombo.
- Stari por iu kiel muro kaj turo.
- Stariĝi obstine.
- Staris, ekfaris.
- Stomako malsata nur pri pano meditas.
- Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.
- Streĉi la orelojn.
- Streĉiĝi el la haŭto.
- Streĉu la okulojn!
- Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
- Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
- Suferinto pli valoras, ol lerninto.
- Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
- Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
- Superpinte -- nur tuŝinte.
- Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
- Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
- Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.
- Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
- Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
- Sur leĝa bazo.
- Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
- Surmeto rompas, komparo trompas.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]