[ Introdução | Lista de provérbios | Procurar provérbio ]

Lista de provérbios

[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]
  1. Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
  2. Afabla vorto pli atingas ol forto.
  3. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
  4. Aĝo maljuna ne estas oportuna.
  5. Aĝo tro matura ne estas plezura.
  6. Akiro kaj perdo rajdas duope.
  7. Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
  8. Akvo kaj pano servas al sano.
  9. Akvo kura -- akvo pura.
  10. Akvo silenta subfosas la bordon.
  11. Akvo trankvila estas akvo danĝera.
  12. Akvon senmovan kovras putraĵo.
  13. Al amiko nova ne fidu sen provo.
  14. Al bona ĉasisto iras mem la besto.
  15. Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
  16. Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
  17. Al ĉiu frato lian parton.
  18. Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
  19. Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
  20. Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
  21. Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
  22. Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.
  23. Al Dio servu, diablon rezervu.
  24. Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
  25. Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
  26. Al feliĉulo koko donas ovojn.
  27. Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
  28. Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
  29. Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
  30. Al hundo bastono -- al hom' leciono.
  31. Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
  32. Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
  33. Al koro penetro per okula fenestro.
  34. Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
  35. Al la afero!
  36. Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.
  37. Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
  38. Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.
  39. Al la papero ne mankas tolero.
  40. Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
  41. Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
  42. Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma okulojn ni sendas.
  43. Al malriĉulo infanoj ne mankas.
  44. Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.
  45. Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
  46. Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
  47. Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
  48. Al porko Dio kornojn ne donas.
  49. Al posedanto de metio mankas nenio.
  50. Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas.
  51. Al protekto kaj forto helpas la sorto.
  52. Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
  53. Al sklavo mon' ne estas savo -- li ĉiam restas sklavo.
  54. Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
  55. Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
  56. Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
  57. Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
  58. Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
  59. Alia tempo, aliaj moroj.
  60. Alia urbo, alia moro.
  61. Aliaj domoj, aliaj homoj.
  62. Aliaj tempoj, aliaj moroj.
  63. Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
  64. Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
  65. Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
  66. Almozoj ne malriĉigas.
  67. Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
  68. Alpremi iun al muro.
  69. Altan arbon batas la fulmo.
  70. Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
  71. Amaso da mono kaj titolo de barono.
  72. Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
  73. Ameno diablon ne forpelas.
  74. Amikeco aparte, afero aparte.
  75. Amikeco aparte, ofico aparte.
  76. Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
  77. Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
  78. Amiko en ĝojo kaj ploro.
  79. Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
  80. Amiko estas kara, sed vero pli kara.
  81. Amiko fidela estas trezoro plej bela.
  82. Amiko -- intimulo.
  83. Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
  84. Amikon montras malfeliĉo.
  85. Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
  86. Amo estas forta, sed mono pli forta.
  87. Amo faras ion, mono ĉion.
  88. Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
  89. Amo kaj puno loĝas komune.
  90. Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
  91. Amo supermezura ne estas plezura.
  92. Amu Antonon, sed gardu vian monon.
  93. Amu domon novan kaj amikon malnovan.
  94. Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
  95. Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  96. Ankaŭ al ni la suno eklumos.
  97. Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
  98. Ankaŭ diablo tondron suferos.
  99. Ankaŭ la lupon atingos la sorto.
  100. Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.
  101. Ankoraŭ Dio ne dormas.
  102. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.
  103. Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.
  104. Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
  105. Ankoraŭ neniu evitis la sorton.
  106. Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
  107. Antaŭ ĉio zorgu oficon, -- plezuro atendos sian vicon.
  108. Antaŭ la lango laboru la cerbo.
  109. Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
  110. Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.
  111. Antaŭ tima okulo potenciĝas kulo.
  112. Antaŭ vespero ne estu fiera.
  113. Antaŭe intencu kaj poste komencu.
  114. Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
  115. Antaŭparolo liberigas de postparolo.
  116. Aperas prudento, kiam pasis la momento.
  117. Aprila vetero -- trompa aero.
  118. Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.
  119. Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
  120. Aranĝite, ordigite.
  121. Arbaro aŭdas, kampo vidas.
  122. Arbo krakanta venton ne timas.
  123. Atakis lin horo malsaĝa.
  124. Atakis teruro, ektremis la kruro.
  125. Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
  126. Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
  127. Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
  128. Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
  129. Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.
  130. Atentu!
  131. Atesto de matureco.
  132. Atingi la vesperon de sia vivo.
  133. ĉio, nenio.
  134. festene, malplene.
  135. festo, fasto.
  136. kuseno sub ripo, bato per vipo.
  137. ministran postenon, pundoman katenon.
  138. plej riĉa stato, plena malsato.
  139. Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
  140. Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
  141. Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
  142. Avarulo pagas duoble.
  143. Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.
  144. Azenon komunan oni batas plej multe.
  145. Babilas, muelas, kion lango elpelas.
  146. Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
  147. Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.
  148. Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.
  149. Barbo potenca, sed kapo sensenca.
  150. Barelo malplena sonas plej laŭte.
  151. Bastono batas, bastono resaltas.
  152. Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
  153. Batadi la venton.
  154. Bataladi kontraŭ la sorto.
  155. Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
  156. Batita komprenas aludon.
  157. Bato de frato estas sen kompato.
  158. Bato de patrino ne longe doloras.
  159. Batu malbonulon, li vin flatos, -- kisu, li vin batos.
  160. Bedaŭrinde!
  161. Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
  162. Bela birdo!
  163. Bela celo por fabelo.
  164. Bela paro por altaro.
  165. Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.
  166. Bela vizaĝo estas duono da doto.
  167. Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.
  168. Belaj rakontoj el trans la montoj.
  169. Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
  170. Beleco logas, virto apogas.
  171. Belecon taksas ne okulo sed koro.
  172. Bezono estas plej forta ordono.
  173. Birdo kantas laŭ sia beko.
  174. Birdo petolas, kiom ĝi volas.
  175. Blindulo kartojn ludi ne devas.
  176. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
  177. Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.
  178. Bojas hundo sen puno kontraŭ la suno.
  179. Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
  180. Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
  181. Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
  182. Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
  183. Bona gloro pli valoras ol oro.
  184. Bona ideo venas post la pereo.
  185. Bona kaporalo revas esti generalo.
  186. Bona puno por malbona peno.
  187. Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.
  188. Bona vino al la fino.
  189. Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.
  190. Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
  191. Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
  192. Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.
  193. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
  194. Bonfaron oni facile forgesas.
  195. Bongusta peco longe ne atendas.
  196. Bono farita ne estas perdita.
  197. Bono posedata ne estas ŝatata.
  198. Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
  199. Bovidon mi atendis, -- infanon Dio sendis.
  200. Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]