[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Muso la katon ĉiam ofendis.
- Muso satiĝis, faruno malboniĝis.
- Naivuloj jam ne ekzistas.
- Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
- Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.
- Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam monon alportu.
- Nazo supren, vento antaŭen.
- Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis.
- Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
- Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.
- Ne aŭskultinte, ne kondamnu.
- Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.
- Ne batas bastono sen persono.
- Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.
- Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
- Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
- Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
- Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
- Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
- Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.
- Ne ĉiam estas sankta Johano.
- Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
- Ne ĉio batas, kio tondras.
- Ne ĉio brilanta estas diamanto.
- Ne ĉio griza estas lupo.
- Ne ĉio utilas, kio brilas.
- Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
- Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
- Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.
- Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.
- Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.
- Ne ĉiu havas egalan feliĉon.
- Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
- Ne ĉiu papereto estas banka bileto.
- Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
- Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
- Ne defendas oro kontraŭ doloro.
- Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
- Ne diru "hop" antaŭ la salto.
- Ne doloras frapo sur fremda kapo.
- Ne donu kaj ne boju.
- Ne ekpepi!
- Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
- Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
- Ne ekzistas fumo sen brulo.
- Ne ekzistas fumo sen fajro.
- Ne ekzistas honoro sen laboro.
- Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
- Ne ekzistas kareso sen intereso.
- Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
- Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
- Ne ekzistas ofico sen benefico.
- Ne ekzistas regulo sen escepto.
- Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
- Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
- Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.
- Ne el unu forno li manĝis jam panon.
- Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.
- Ne elvoku lupon el la arbaro.
- Ne en ĉiu afero estu severa.
- Ne en unu tago elkreskis Kartago.
- Ne esperite, ne sonĝite.
- Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
- Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
- Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
- Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
- Ne faru kalkulon sen la mastro.
- Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
- Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
- Ne fidu heredon, fidu posedon.
- Ne gutas mielo el la ĉielo.
- Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.
- Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
- Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.
- Ne helpas ploro al doloro.
- Ne helpas spegulo al malbelulo.
- Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
- Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
- Ne iras hakilo al kolo humila.
- Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
- Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.
- Ne iru okuloj super la frunton.
- Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.
- Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
- Ne kaptita -- ne punita.
- Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
- Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
- Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
- Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
- Ne kotas besto en sia nesto.
- Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.
- Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
- Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
- Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
- Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
- Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.
- Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
- Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
- Ne longe sinjora daŭras favoro.
- Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
- Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.
- Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
- Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
- Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
- Ne movi la buŝon!
- Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
- Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
- Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
- Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
- Ne pentru diablon sur la muro.
- Ne por lupo estas supo.
- Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.
- Ne prediku knabino al via patrino.
- Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon.
- Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
- Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
- Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.
- Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.
- Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.
- Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
- Ne rapidu, trankvile decidu.
- Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
- Ne sama la vento blovas konstante.
- Ne sanktuloj potojn faras.
- Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.
- Ne servas larmo anstataŭ armo.
- Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
- Ne sufiĉas ploro al kreditoro.
- Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
- Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
- Ne ŝpari monon nek penon.
- Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
- Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.
- Ne taŭgas la vero por komerca afero.
- Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
- Ne timu tranĉilon, timu babilon.
- Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
- Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
- Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
- Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
- Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
- Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.
- Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
- Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.
- Ne venas honoro sen laboro.
- Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.
- Ne venas rato mem al kato.
- Ne venos rato mem al kato.
- Ne venos rato mem al la kato.
- Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
- Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
- Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.
- Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
- Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
- Nebuligi al iu la okulojn.
- Nebuligi la okulojn.
- Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
- Neceso ne estas kareso.
- Neevitebla malbono.
- Negocaj aferoj estas severaj.
- Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
- Nek al teksto, nek al preteksto.
- Nek al temo, nek al celo.
- Nek eniro, nek eliro.
- Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
- Nek helpeble, nek konsileble.
- Nek io, nek alio.
- Nek pikite, nek hakite.
- Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
- Nek por baki, nek por haki.
- Nek transnaĝeble, nek transireble.
- Neleĝe akirita ne estas profita.
- Nenia ago fariĝas sen pago.
- Nenia konstruo povas esti sen bruo.
- Nenia peketo restas longe sekreto.
- Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
- Neniam atendita ofte venas subite.
- Nenie semata, ĉie trovata.
- Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.
- Neniom da oro, sed bona gloro.
- Neniu estas profeto en sia urbeto.
- Neniu sanktulo estas sen makulo.
- Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.
- Neniu vidas, kio lin insidas.
- Nesciado de leĝo neniun pravigas.
- Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
- Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
- Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
- Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
- Ni laboru kaj esperu.
- Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
- Ni vidas, kiu ridas, -- kiu ploras, ni ne vidas.
- Nigran kornikon sapo ne blankigos.
- Nigro sur blanko pruvas sen manko.
- Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.
- Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
- Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
- Nokte eĉ monstro estas belulo.
- Nomo egala, sed esenco mala.
- Notu en la kamentubo.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]