[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Nova balailo bone balaas.
- Nova stato, -- nova vivo.
- Novaj sinjoroj, -- novaj moroj.
- Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.
- Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
- Nun finiĝas mia klereco.
- Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.
- Nur suferinto ŝatas feliĉon.
- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
- Nutri per promesoj.
- Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.
- Obstina kiel kapro.
- Ofta festo, malplena kesto.
- Ofta festo -- malplena kesto.
- Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
- Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
- Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
- Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
- Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
- Okaza komplimento ne iras al testamento.
- Okazo faras ŝteliston.
- Okazo kreas ŝteliston.
- Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
- Okulo avidas ĉion kion vidas.
- Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
- Okulo ne atentas, dorso eksentas.
- Okulo ne atentas, -- dorso eksentas.
- Okulo ne vidis -- pagu la sako.
- Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
- Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
- Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
- Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
- Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
- Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
- Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
- Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
- Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
- Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
- Oni elbatas kojnon per kojno.
- Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
- Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
- Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu.
- Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
- Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
- Oni lekas la manon, sed celas la panon.
- Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
- Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
- Oni metis makulon en mian kalkulon.
- Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
- Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.
- Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
- Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
- Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
- Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
- Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
- Oni tondas ŝafinojn, -- tremas la ŝafoj.
- Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
- Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
- Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
- Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
- Ordigi al iu la kapon.
- Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
- Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
- Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
- Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
- Ovo kokinon ne instruas.
- Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
- Paco al lia cindro!
- Pafi -- maltrafi.
- Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
- Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.
- Pagi por fremda festeno.
- Pagi sen partopreno por fremda festeno.
- Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.
- Pagos lupo por la ŝafo.
- Palpi al iu la pulson.
- Pano buŝon ne serĉas.
- Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
- Pardonemeco superas justecon.
- Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
- Parenco per Adamo.
- Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
- Paroli dolĉe en la orelon.
- Paroli per vortoj kovritaj.
- Paroli sensencaĵon.
- Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.
- Parolo estas arĝento, oron similas silento.
- Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
- Pasero sperta estas lerta.
- Pasero sperta ne bezonas averton.
- Pasinta doloro for el memoro.
- Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.
- Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
- Pastron nutras preĝejo.
- Patroj avaras, infanoj malŝparas.
- Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
- Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
- Peke akirita ne estas profita.
- Pekinto pentas, kolero silentas.
- Pekinto pentas, -- kolero silentas.
- Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
- Peko malnova perdas pekecon.
- Pekon serĉi oni ne bezonas.
- Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
- Pelis pavon, falis kavon.
- Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.
- Pendonto ne dronos.
- Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
- Per bezono venas mono.
- Per eraro ne praviĝas la faro.
- Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.
- Per kio la veto?
- Per la kapo malsupren.
- Per lango flatas, per mano batas.
- Per lerta admono alfluas la mono.
- Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
- Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.
- Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
- Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
- Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
- Per pacienco venas scienco.
- Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
- Per promesoj estas pavimita la infero.
- Per tro multa varto malboniĝas la farto.
- Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.
- Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
- Perdi la kandelon el la kapo.
- Perdi la kuraĝon.
- Perdi la saĝon.
- Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
- Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
- Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.
- Perforta amo estas plej forta malamo.
- Peto de barono estas ordono.
- Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
- Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
- Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
- Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.
- Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.
- Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.
- Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
- Piaj deziroj.
- Piedo ne atentis, kapo eksentis.
- Piki al iu la vundan lokon.
- Plej bona gvidilo estas la lango.
- Plej bona kuracisto estas la tempo.
- Plej bona sprito estas silento.
- Plej bone ridas, kiu laste ridas.
- Plej certa laboro -- laboro per oro.
- Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
- Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.
- Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
- Plej juna katido musojn jam pelas.
- Plej kruela estas redono por farita bono.
- Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.
- Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.
- Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
- Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
- Plena kaso ŝteliston altiras.
- Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
- Plena stomako laŭdas la faston.
- Plenblovi la lipojn.
- Plendoj stomakon ne plenigas.
- Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
- Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
- Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
- Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
- Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
- Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
- Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
- Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
- Pli bona estas io, ol nenio.
- Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
- Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.
- Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
- Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
- Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
- Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
- Pli bona io ol nenio.
- Pli bona io, ol nenio.
- Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
- Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.
- Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
- Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
- Pli bona -- estas malamiko de bona.
- Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
- Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
- Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
- Pli bone estas sensale, ol tro sale.
- Pli bone estas ŝviti ol tremi.
- Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
- Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
- Pli bone malfrue, ol neniam.
- Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
- Pli bone ne fari, ol erari.
- Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
- Pli da bruo, ol da faro.
- Pli da havo, pli da klopodoj.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]