[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Virino bonorda estas muta kaj surda.
- Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
- Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.
- Virino kolera pli ol hundo danĝera.
- Virino scias, tuta mondo scias.
- Virino scias -- tuta mondo scias.
- Virta virino straton ne konas.
- Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.
- Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
- Vivi de estontaj enspezoj.
- Vivi de ŝparita kaso.
- Vivi emerite.
- Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.
- Vivi iele-trapele.
- Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
- Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
- Vivi kiel kuko en butero.
- Vivi kun iu en fido kaj konfido.
- Vivi kun iu en intima amikeco.
- Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
- Vivi larĝe kaj lukse.
- Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.
- Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
- Vivi per sistemo de "el mano al buŝo".
- Vivi sate kaj glate.
- Vivis puninde, mortis ridinde.
- Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
- Vivo modera estas vivo sendanĝera.
- Vivo sen modero kondukas al mizero.
- Vivon privatan kaŝu la muroj.
- Vivon travivi estas art' malfacila.
- Vivu mizere, sed vivu libere!
- Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
- Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
- Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
- Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono.
- Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.
- Vojon batitan herbo ne kovras.
- Volanta kruro ne laciĝas de kuro.
- Vole-nevole.
- Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.
- Volo kaj deziro leĝojn ne konas.
- Volo kaj sento faras pli ol prudento.
- Volu-ne-volu, -- elekto ne ekzistas.
- Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.
- Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
- Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
- Vorto donita estas kiel leĝo.
- Vorto sona estas plej admona.
- Vortoj sakon ne plenigas.
- Vortojn ŝparu, agojn faru.
- Vulpo faras oferon -- atendu danĝeron.
- Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
- Vundan lokon protektis, alian difektis.
- Vundo pasas, vorto restas.
- Vundo sekreta doloras plej multe.
- Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
- Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
- Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]