[ Introdução | Lista de provérbios | Procurar provérbio ]

Lista de provérbios

[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]
  1. Kiu donas rapide, donas duoble.
  2. Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
  3. Kiu dormas longe, vivas mallonge.
  4. Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.
  5. Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
  6. Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
  7. Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
  8. Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
  9. Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
  10. Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
  11. Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
  12. Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
  13. Kiu garantias, trankvilon ne scias.
  14. Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
  15. Kiu groŝon ne honoras, duongroŝon ne valoras.
  16. Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
  17. Kiu havas abelojn, havas mielon.
  18. Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.
  19. Kiu havas forton, havas rajton.
  20. Kiu havas la forton, havas la rajton.
  21. Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
  22. Kiu havas nenion, estas nenio.
  23. Kiu havas oron, havas honoron.
  24. Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
  25. Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.
  26. Kiu iras sperte, iras certe.
  27. Kiu iras trankvile, iras facile.
  28. Kiu jam havas, tiu pravas.
  29. Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
  30. Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
  31. Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
  32. Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  33. Kiu koleras, tiu ne prosperas.
  34. Kiu koleras, tiu perdas.
  35. Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
  36. Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
  37. Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.
  38. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
  39. Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.
  40. Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
  41. Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
  42. Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
  43. Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas.
  44. Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
  45. Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
  46. Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.
  47. Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.
  48. Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.
  49. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  50. Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.
  51. Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.
  52. Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.
  53. Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
  54. Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
  55. Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
  56. Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.
  57. Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
  58. Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
  59. Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
  60. Kiu minacas, tiu avertas.
  61. Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.
  62. Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
  63. Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
  64. Kiu multe babilas, pensas malmulte.
  65. Kiu multe minacas, ne estas danĝera.
  66. Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
  67. Kiu multe parolas, ne multe faras.
  68. Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.
  69. Kiu multon deziras, nenion akiras.
  70. Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.
  71. Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
  72. Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".
  73. Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
  74. Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
  75. Kiu ne krimas, tiu ne timas.
  76. Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
  77. Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
  78. Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
  79. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
  80. Kiu ne riskas, tiu ne havas.
  81. Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
  82. Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
  83. Kiu neniun savis, malamikon ne havas.
  84. Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.
  85. Kiu panon donas, malsaton ne konas.
  86. Kiu pekis, tiu pagas.
  87. Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.
  88. Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
  89. Kiu pli frue venas, pli frue muelas.
  90. Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.
  91. Kiu povas antaŭvidi!
  92. Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
  93. Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
  94. Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
  95. Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
  96. Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
  97. Kiu resonis, tiu sin donis.
  98. Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.
  99. Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
  100. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
  101. Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
  102. Kiu rompis, tiu pagu.
  103. Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.
  104. Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
  105. Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas.
  106. Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.
  107. Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.
  108. Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
  109. Kiu sin enjungis, devas tiri.
  110. Kiu sin gardas, tiu sin savas.
  111. Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
  112. Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
  113. Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.
  114. Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
  115. Kiu ŝvitas, tiu profitas.
  116. Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
  117. Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
  118. Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
  119. Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
  120. Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.
  121. Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
  122. Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
  123. Kiu tro pelas, nur malakcelas.
  124. Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
  125. Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
  126. Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
  127. Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.
  128. Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.
  129. Kiu venis unue, muelas pli frue.
  130. Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
  131. Kiu vivas trankvile, vivas facile.
  132. Kiu vivos, tiu vidos.
  133. Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
  134. Kiu volas mensogi, devas bone memori.
  135. Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
  136. Kiun favoras la sorto, por tiu koko estas ovoporta.
  137. Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
  138. Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
  139. Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.
  140. Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
  141. Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
  142. Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
  143. Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
  144. Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
  145. Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.
  146. Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.
  147. Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.
  148. Koko krias fiere, sed ne danĝere.
  149. Kolera kiel cento da diabloj.
  150. Kolera kiel rabia hundo.
  151. Kolero montras malsaĝulon.
  152. Kolero pravecon ne donas.
  153. Komenca inklino daŭras ĝis la fino.
  154. Komenci de Adamo.
  155. Komenci per Dio kaj fini per diablo.
  156. Komenci per flato kaj fini per bato.
  157. Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.
  158. Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
  159. Komenco Aprila -- trompo facila.
  160. Komenco bona -- laboro duona.
  161. Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
  162. Komparo ne estas pruvo.
  163. Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
  164. Konateco ne estas hereda.
  165. Konduki la dancojn.
  166. Konfido naskas konfidon.
  167. Konfidu, sed vidu.
  168. Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.
  169. Koniĝas majstro laŭ sia verko.
  170. Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
  171. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
  172. Konscienco trankvila estas bona dormilo.
  173. Konsento konstruas, malpaco detruas.
  174. Konservas karbo la strukturon de l' arbo.
  175. Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
  176. Konsilu kiu povas.
  177. Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.
  178. Konstrui kastelojn en aero.
  179. Konstrui kastelon sur glacio.
  180. Konsumi sian antaŭan grason.
  181. Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
  182. Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
  183. Kontentigi ĉiujn anĝelo ne povas.
  184. Kontentigi la katon kaj kune la raton.
  185. Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
  186. Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.
  187. Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.
  188. Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.
  189. Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
  190. Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
  191. Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
  192. Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
  193. Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.
  194. Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
  195. Kontraŭ kalumnio ne povas batali Dio.
  196. Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
  197. Kontraŭ malfeliĉo ne defendas riĉo.
  198. Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.
  199. Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.
  200. Kontraŭ neesto ne helpas protesto.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]