[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.
- Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
- Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
- Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.
- Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.
- Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.
- Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.
- Konu nin, ŝatu nin!
- Korniko vundita propran voston timas.
- Koro pleniĝas -- lango moviĝas.
- Koro tro plena -- buŝo parolas.
- Korvo al korvo okulon ne pikas.
- Kovri la buŝon de sia konscienco.
- Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
- Krevis la vazo antaŭ la nazo.
- Krii el la tuta gorĝo.
- Kritiki estas facile, fari malfacile.
- Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.
- Kudri per fluganta kudrilo.
- Kuiriston vaporo satigas.
- Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
- Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.
- Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
- Kun kiu vi festas, tia vi estas.
- Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.
- Kun konfido neniam rapidu.
- Kun la peko en mano.
- Kun sia tuta domo kaj havo.
- Kun sia tuta posedo kaj heredo.
- Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
- Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
- Kune kaptite, kune punite.
- Kuradi kiel venenita muso.
- Kuraĝa homo en sia domo.
- Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.
- Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.
- Kuraĝo ĉion atingas.
- Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
- Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
- Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
- Kuri de sia propra korpo.
- Kutimo estas dua naturo.
- Kvalito bona ne bezonas admonon.
- Kvina rado ĉe veturado.
- Kvitiĝas servo per reservo.
- La "por" kaj la "kontraŭ".
- La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
- La afero estas plenumita.
- La afero havas tempon.
- La afero malsukcesis.
- La afero ne brulas.
- La afero ne iras glate.
- La afero ne staras sur pinto de ponto.
- La afero ne urĝas.
- La dorm' estas bona, se mankas la mono.
- La enigmo simple solviĝas.
- La felo tanadon ne valoras.
- La fino kronas la verkon.
- La forestanto ĉiam estas malprava.
- La haroj disstariĝas.
- La haroj streĉiĝas.
- La ĵeto estas farita.
- La konscienco lin ne turmentas.
- La lango de virino estas ŝia glavo.
- La lastan el amaso atakas la hundo.
- La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.
- La loto estas tirita.
- La ludo kandelon ne valoras.
- La lumo por vero ofte estas danĝero.
- La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
- La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.
- La mano lin jukas.
- La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
- La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
- La muro havas orelojn.
- La parto plej vasta venos la lasta.
- La plej danĝera homo -- malbona in' en domo.
- La sama afero, sed kun la kapo al tero.
- La sigelo ankoraŭ ne estas metita.
- La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
- La tempo venos, ni ĉion komprenos.
- La tuta ludo ne valoras kandelon.
- La unua trovita.
- La vivo staras sur la karto.
- Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
- Laboro finita, -- ripozo merita.
- Laboro fortigas, ripozo putrigas.
- Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
- Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
- Laboro kondukas al honoro kaj oro.
- Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
- Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos.
- Lang' estas mola kaj laŭvole petola.
- Langa vundo plej profunda.
- Lango miela, sed koro kruela.
- Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
- Larmo virina baldaŭ sekiĝas.
- Larmoj pravecon ne pruvas.
- Larmoj ŝuldon ne pagas.
- Lasi fali la manojn.
- Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
- Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.
- Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
- Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.
- Laŭdu la maron, sed restu sur tero.
- Laŭdu tagon nur vespere.
- Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.
- Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
- Leĝe kaj rajte.
- Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
- Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
- Leĝo malaperas, moro daŭras.
- Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
- Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
- Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
- Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
- Lernado sen fruktoj ne restas.
- Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
- Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
- Lernu juna -- vi scios maljuna.
- Lerteco sorĉon ne bezonas.
- Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
- Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
- Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
- Li bruligis al si la lipharojn.
- Li dentojn prunti ne bezonas.
- Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
- Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
- Li eĉ el sablo vipojn tordas.
- Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
- Li esploris iom la fundon de la glaso.
- Li estas bravulo en sia angulo.
- Li estas en acida humoro.
- Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.
- Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
- Li estas frotita kaj polurita.
- Li estas homo sperta kaj lerta.
- Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
- Li estas la portreto de sia patro.
- Li estas portreto de sia patro.
- Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
- Li estas sia propra mastrino.
- Li estas vera hidrargo.
- Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.
- Li faris sian lastan translokiĝon.
- Li foriris kun longa nazo.
- Li forpelis siajn piedojn.
- Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.
- Li havas ankoraŭ printempon en kapo.
- Li havas cerbon ne tro potencan.
- Li havas ĉiun horon alian moron.
- Li havas dentojn ne por parado.
- Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
- Li havas la kapon fortike sur la kolo.
- Li havas la kapon sur ĝusta loko.
- Li havas la kapon sur la ĝusta loko.
- Li havas muŝon en la kapo.
- Li havas nek ĉelon, nek kelon.
- Li havas pli da mono ol da bezono.
- Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
- Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
- Li havas siajn kapricojn.
- Li havas truon en la manplato.
- Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
- Li jam estas trans montoj kaj maro.
- Li jam faras la lastan spiron.
- Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.
- Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
- Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
- Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
- Li mem estas patrono por sia persono.
- Li mensogas maŝine.
- Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
- Li minacas per fingro en la poŝo.
- Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.
- Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
- Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.
- Li ne estas el la grandaj saĝuloj.
- Li ne estas el la regimento de timuloj.
- Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.
- Li ne havas kapon de ministro.
- Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.
- Li neniam venkis la alfabeton.
- Li pafis sin for.
- Li parolas sen senco kaj sen interligo.
- Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.
- Li prenos kaj benos.
- Li pulvon ne elpensis.
- Li ripozu trankvile!
- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
- Li salutas profunde kaj mordas hunde.
- Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
- Li serĉas la venton sur la kampo.
- Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
- Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
- Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
- Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.
- Li tenas la nazon supren.
- Li trafis el sub pluvo en riveron.
- Li tremas kiel aŭtuna folio.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]