[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Fiereco venas antaŭ la falo.
- Filo konfesis, patro forgesis.
- Filo konfesis -- patro forgesis.
- Finita kaj glatigita.
- Fino bona, ĉio bona.
- Fiŝo granda naĝas profunde.
- Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
- Fiŝo pli granda malgrandan englutas.
- Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
- Fiŝo sen vino estas veneno.
- Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.
- Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.
- Fiŝo volas naĝi.
- Flamiĝema kiel ligno rezina.
- Fleksu arbon dum ĝia juneco.
- Flugema kiel vento.
- Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
- Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
- For de l' okuloj, for de la koro.
- For el la manoj -- for el kalkulo.
- For konscienco, venos potenco.
- For!
- Fordoni anseron, por ricevi paseron.
- Fordormi la okazon.
- Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
- Forfluu infano kune kun la bano.
- Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
- Forigu lin!
- Foriris bovido, revenis bovo.
- Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
- Formeti en arĥivon.
- Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
- Formeti la aferon en la keston de forgeso.
- Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
- Forsavis sian korpon kaj animon.
- Forte sidas, kiu Dion fidas.
- Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
- Forveturis azenido kaj revenis azeno.
- Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.
- France saĝa, angle sovaĝa.
- Fremda animo estas abismo sen limo.
- Fremda doloro ne kondukas al ploro.
- Fremda korpo ne doloras.
- Fremda malfeliĉo instruas.
- Fremda manĝo havas bonan guston.
- Fremda medito estas kaŝita.
- Fremda mizero ne estas sufero.
- Fremda mizero -- ridinda afero.
- Fremda spesmilo estas sen utilo.
- Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni.
- Fremdan vundon kaŝas vesto.
- Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.
- Frosto lin atakis.
- Frue leviĝu kaj frue edziĝu.
- Frukto malpermesita estas plej bongusta.
- Fungon englutis!
- Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.
- Gardu kandelon por la nokto.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, -- kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
- Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
- Gasto havas akrajn okulojn.
- Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.
- Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
- Gasto tro petata foriras malsata.
- Geamantoj sin pikas.
- Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
- Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
- Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
- Granda frakaso en malgranda glaso.
- Granda kranio, sed interne nenio.
- Granda nubo, eta pluvo.
- Granda nubo, malgranda pluvo.
- Granda ofico -- grandaj zorgoj.
- Granda parolisto estas duba faristo.
- Granda parolisto, malgranda faristo.
- Granda parolo, sed malgranda volo.
- Granda ŝipo bezonas profundon.
- Granda telero, malplena kulero.
- Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj.
- Griza barbo saĝon ne atestas.
- Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.
- Groŝon ŝtelis -- ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto.
- Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
- Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.
- Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
- Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.
- Ĝi estas akvo al lia muelilo.
- Ĝi estas al li tre bonvena.
- Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.
- Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.
- Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.
- Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.
- Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.
- Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.
- Ĝi estas mustardo post la manĝo.
- Ĝi estas nek lakto, nek selakto.
- Ĝi estas nek viando nek fiŝo.
- Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.
- Ĝi estas por mi ĥina scienco.
- Ĝi estas por mi makulo en la okulo.
- Ĝi estas por mi volapukaĵo.
- Ĝi estu por vi al sano!
- Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.
- Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
- Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.
- Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.
- Ĝi iris al li preter la buŝon.
- Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.
- Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.
- Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
- Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.
- Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
- Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.
- Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.
- Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
- Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.
- Ĝustatempa vorto estas granda forto.
- Hakado de ligno donas lignerojn.
- Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
- Hako post hako estas la plej efika atako.
- Havi ĉe iu krediton kaj meriton.
- Havi iom da vaporo en la kapo.
- Havi la ĉefan voĉon.
- Havi la orelojn sur ĝusta loko.
- Havi larĝan konsciencon.
- Havi malprofiton.
- Havi orelojn sur ĝusta loko.
- Havi varman lokon.
- Havi vinagron en la mieno.
- Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
- Hazardo estas malbona gardo.
- Hejma dometo estas kiel patrineto.
- Helpas krako kontraŭ atako.
- Ho ve!
- Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
- Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
- Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.
- Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.
- Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
- Hoko elsaltis, afero haltis.
- Hom' malesperas, Dio aperas.
- Homo bagatelema.
- Homo esperas, morto aperas.
- Homo esperas, -- morto aperas.
- Homo fidas, feliĉo decidas.
- Homo lernas la tutan vivon.
- Homo pafas, Dio trafas.
- Homo proponas, Dio disponas.
- Homo senpeka neniam ekzistis.
- Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
- Horo matena estas horo bena.
- Hunda vivo.
- Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
- Hundo bojas, homo vojas.
- Hundo bojas, pasanto vojas.
- Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
- Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.
- Iafoje oni devas okulon fermeti.
- Iele, iome, duone malbone.
- Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
- Ili vivas per unu animo en du korpoj.
- Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
- Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
- Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron.
- Infana inklino restas ĝis la fino.
- Infano ne krias, patrino ne scias.
- Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.
- Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
- Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
- Instruas mizero manĝi panon sen butero.
- Insulto ne algluiĝas.
- Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
- Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
- Inter generaloj parolu pri bataloj.
- Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
- Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
- Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.
- Inter lupoj kriu lupe.
- Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
- Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
- Interkonsento estas pli bona ol mono.
- Iom da malvero ne estas danĝero.
- Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
- Iri for en bona hor'.
- Jen havu!
- Jen kiaj ni estas!
- Jen staras la bovoj antaŭ la monto!
- Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
- Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
- Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
- Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
- Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
- Ju pli da babilado, des pli da pekado.
- Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
- Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
- Ju pli da havo, des pli da pravo.
- Ju pli da honoro, des pli da laboro.
- Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]