[
|
|
]
Lista de provérbios
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]- Pli da infanoj, pli da beno.
- Pli da infanoj, pli da manoj.
- Pli da mono, pli da zorgo.
- Pli da okuloj, pli da certeco.
- Pli efike ol bato pelas malsato.
- Pli facile estas eviti ol spiti.
- Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
- Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
- Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
- Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
- Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.
- Pli facile estas regi ol agi.
- Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.
- Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.
- Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
- Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.
- Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
- Pli kara estas kap' al ĉapo.
- Pli kara estas kapo ol ĉapo.
- Pli kara kapo ol ĉapo.
- Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
- Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
- Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
- Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
- Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
- Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
- Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
- Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
- Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
- Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
- Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
- Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
- Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.
- Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
- Plibono estas malamiko de bono.
- Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
- Plumo ne sentas, papero silentas.
- Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo.
- Popola kutimo havas valoron de leĝo.
- Popolo diras, Dio diras.
- Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
- Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
- Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
- Por ĉiu ago venos tempo de pago.
- Por ĉiu faro estas horo.
- Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
- Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
- Por fremda koro ne ekzistas esploro.
- Por gasto ne petita mankas kulero.
- Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
- Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas.
- Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
- Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
- Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
- Por li eĉ la muso ne estas sen felo.
- Por longa malsano kurac' estas vana.
- Por malfrua gasto restas nur osto.
- Por malsaĝulo bastono -- por saĝulo leciono.
- Por malsanulo forto, por kokido la morto.
- Por mia mono mi ankaŭ estas barono.
- Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
- Por nenio oni faras nenion.
- Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
- Por parolo delira ne ekzistas rediro.
- Por patrino ne ekzistas infano malbela.
- Por Paŭlo sperto, -- por Petro averto.
- Por Paŭlo sperto -- por Petro averto.
- Por peko senkonscia puno nenia.
- Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
- Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.
- Por regna speso ne ekzistas forgeso.
- Por riĉulo fasto -- por malriĉulo festo.
- Por saĝulo sufiĉas aludo.
- Por sia oro ĉiu estas sinjoro.
- Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
- Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
- Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
- Por unu -- festeno, por alia -- ĉagreno.
- Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
- Por via bono vin regalas bastono.
- Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
- Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
- Post brua vento subita silento.
- Post dolĉa vino restas acida vinagro.
- Post domaĝo venas saĝo.
- Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
- Post kolero venas favoro.
- Post konfeso venas forgeso.
- Post la batalo preĝo ne helpas.
- Post la falo oni fariĝas singarda.
- Post la fasto venas festo.
- Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
- Post mia malapero renversiĝu la tero.
- Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
- Post nokta ripozo helpas la muzo.
- Post sufero venas prospero.
- Post vetero malbela lumas suno plej hela.
- Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
- Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.
- Prave li ricevas.
- Prave punite laŭmerite.
- Prediki al surduloj.
- Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
- Preĝon faru, sed farunon preparu.
- Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
- Preĝu kore kaj laboru fervore.
- Preni iun sur la dentojn.
- Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.
- Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
- Pri gustoj oni disputi ne devas.
- Pri havo najbara oni estas malavara.
- Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
- Pri kio estas la afero?
- Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
- Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.
- Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
- Pri lando malproksima estas bone mensogi.
- Pri nenio oni povas ĵuri.
- Pri propra afero neniu juĝas libere.
- Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.
- Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
- Pripensu malrapide kaj agu decide.
- Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
- Pro eraro ne praviĝas la faro.
- Pro homo fiera ĝojas infero.
- Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.
- Pro karta preno perdiĝis bieno.
- Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
- Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
- Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
- Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
- Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
- Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
- Prokrastita ne estas perdita.
- Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
- Promesi orajn montojn.
- Promesita trezoro estas sen valoro.
- Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
- Promeso ne satigas.
- Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.
- Propeka kapro.
- Propra opinio ne estas leĝo por alia.
- Propra sufero -- plej granda sur tero.
- Propra supo brogas, fremda allogas.
- Propra volo ordonon superas.
- Propran ĝibon neniu vidas.
- Propran vangon neniu batas.
- Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
- Prunto amikon forpelas.
- Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
- Pura ĉielo fulmon ne timas.
- Pura konscienco estas plej granda potenco.
- Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.
- Rado malbona knaras plej multe.
- Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
- Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.
- Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
- Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.
- Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
- Rapide -- senvide.
- Rapidu malrapide.
- Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
- Razisto raziston razas.
- Regna kaso -- bona ĉaso.
- Reĝo donacis, sed polico minacas.
- Rekomendo kondukas al plendo.
- Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
- Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.
- Restas nek konsilo, nek konsolo.
- Resti maljuna knabino.
- Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
- Restu tajloro ĉe via laboro.
- Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
- Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
- Ricevi muŝon en la cerbon.
- Ricevis bandito laŭ sia merito.
- Ricevos vulpo por sia kulpo.
- Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
- Riĉa preparo, sed povo avara.
- Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
- Riĉeco estas frato de fiereco.
- Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
- Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
- Riĉulo havas grandan parencaron.
- Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.
- Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
- Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
- Ridas blindulo pri lamulo.
- Rido matene -- ploro vespere.
- Rigardaĉi kiel bovido.
- Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
- Rigardi malafable.
- Rigardi per ambaŭ okuloj.
- Rigardu per ambaŭ okuloj!
- Ripetado estas plej bona lernado.
- Ripetata parolo pri la sama titolo.
- Riveretoj fluas al riveroj.
- Rol' de virino -- bona mastrino.
- Romo estas tie, kie estas la papo.
- Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
[ 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 ]