Tiom densa, ke ĝi plene
okupas sian volumenon, sen kavoj aŭ poroj aŭ truoj ktp:
kompakta amaso, grundo;
kompakta histo de osto
(kontraste al la spongeca);
kompakta teksturo;
kompakta nubo
(kumuluso, kontraste al
ciruso)[2].
[4](p.p. subaro A de
metrika spacoE)
Tia, ke rilate ĉiun vicon
en A ekzistas almenaŭ unu
adhera punkto en
A:
ĉiu kompakta subaro de metrika spaco estas
fermita kaj
barita;
la kompaktaj subaroj de finidimensia
normohava spaco estas ĝiaj
fermitaj kaj baritaj subaroj;
ĉiu finia subaro de metrika spaco estas kompakta.
Rim.:
Influate de la angla, iuj uzas la vorton kompakta en la senco
miniatura; la plej ofta ekzemplo
estas la termino kompakta disko.
Tio ne estas rekomendinda, kaj sentante la barbarecon de tiu
paŭsaĵo
multaj preferas formojn „k-disko“ aŭ „codo“,
aŭ imitas alian modelon: lumdisko.
[Sergio Pokrovskij]
malkompakta
Konsistanta el disaj, facile apartigeblaj eroj:
ĝi flugis en la direkto al la malnova breto sub la
fenestro de la frontona ĉambreto, ĝuste en fendon, kiu
estis plena de musko kaj de malkompakta tero
[5];
sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la
elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur
si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan,
aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el
plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj
[6].
kvazaŭkompakta
(p.p. subaro de
topologia spaco)
Tia, ke el ĉiu kovro
per malfermitaj subaroj
eblas
tiri finian subkovron:
ĉiu kvazaŭkompakta subaro de metrika spaco estas
ankaŭ kompakta.
(p.p. subaro de metrika
spaco)
Tia, ke por ĉiu reelo ε ekzistas finia
kovro de ĝi per
globoj kun radiuso
ε:
subaro de metrika spaco estas
kompakta,
se kaj nur se ĝi estas antaŭkompakta kaj
kompleta.