tradukoj:
be de en es fr he hu nl pt ru
1kultur/i [1]
kulturi
(tr)
- 1.
-
Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona:
kulturi kampon, sian ĝardenon.
plugi,
sterki
- 2.
-
Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj
perfektigi ilian korpan evoluon:
kulturi rozojn;
sovaĝaj kaj kulturitaj vegetaĵoj;
kulturi abelojn, kuniklojn, kokinojn, kolombojn;
kulturi la muskolojn de infano;
(figure)
ni kulturu la Zamenhofan spiriton.
bredi,
eduki,
nutri,
zorgi
- 3.
-
Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado:
kulturi la memoron, intelekton de infano;
la Grekoj estis frue kulturataj de reĝoj kaj kolonianoj
venintaj
el Egiptujo;
kultur(it)a popolo;
alte kulturita menso, klasike kulturita homo.
civilizi,
klerigi
kulturo
- 1.
-
Prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona.
- 2.
-
Flegado pri vegetaĵo, besto aŭ homoj por favori kaj perfektigi
ilian
korpan evoluon:
kulturo de legomoj, floroj;
fizika kulturo
(gimnastiko).
- 3.
-
Prizorgado kaj perfektigado je spirita evoluo de homo:
la naturaj kapabloj disvolviĝas per kulturo;
antikva kulturo;
la azteka kulturo
[2].
Rim.:
Kulturo estas ĉefe spirita, civilizo estas
ankaŭ
materia; kulturo postulas komprenon kaj senton pri
belartoj, beletristiko ktp, sed civilizo postulas krome
la
mildiĝon de la sociaj rilatoj kaj la teknikan perfektiĝon de la
vivrimedoj.
kulturaZ
-
Kulturita:
kultura urboZ;
li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo
[3].
ĝardenkulturo
-
Intensa kulturo de vegetaĵoj en ĝardenoj:
estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj ...
tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon
[4].
kontraŭkulturo
-
Kulturo, arta movado, modo, rigardata
kiel kontraŭa al la kutimoj de ĉirkaŭa socio:
granda procento de Idistoj estas eks-Esperantistoj.
Ĉiu kulturo havas sian kontraŭkulturon, ĉu ne?
[5].
subkulturokonformismo
plurkultureco
-
Kunekzisto de pluraj kulturoj
en sama socio, socia
diverseco,
bunteco2:
Itala Esperantista Junularo invitas ... al evento
kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj
[6].
senkultura
- 1.
- (pri vegetaĵo, besto)
Nekulturita, kruda, sovaĝa.
- 2.
- (pri homo)
Nekulturita, bruta, malklera, kruda:
senkulturaj ekscentraj esperantistoj
[7].
subkulturo
-
Kulturo aŭ moroj de eta homgrupo, parte similantaj, parte
malsimilantaj la kulturon de la ĉirkaŭa socio:
junularaj subkulturoj
[8].
tradukoj
anglaj
~i:
culture;
ĝarden~o:
horticulture.
belorusaj
~i 1.:
культываваць, апрацоўваць (зямлю), урабляць (зямлю);
~i 2.:
культываваць;
~i 3.:
адукоўваць;
~o:
культура;
~a:
культурны;
sen~a 1.:
дзікі, няўроблены;
sen~a 2.:
некультурны, бескультурны, неадукаваны.
francaj
~i:
cultiver;
~o:
culture;
~a:
cultivé, culturel;
ĝarden~o:
horticulture;
kontraŭ~o:
contre-culture;
plur~eco:
multiculturalisme;
sen~a:
inculte;
sub~o:
sous-culture.
germanaj
~i 1.:
anbauen, bebauen, kultivieren;
~i 2.:
züchten, hegen;
~i 3.:
heranbilden, veredeln, kultivieren;
~o 1.:
Anbau, Kultivierung;
~o 2.:
Züchtung, Zucht, Hege;
~o 3.:
Heranbildung, Veredelung, Kultivierung;
~a:
kulturell, kultiviert;
sen~a 1.:
ungepflegt, roh;
sen~a 2.:
kulturlos, unkultiviert.
hebreaj
ĝarden~o:
גננות.
hispanaj
~i:
cultivar;
~o:
cultivo.
hungaraj
~i 1.:
művel;
~i 2.:
nevel, gondoz, termeszt, tenyészt;
~i 3.:
kulturál, nevel, kiművel;
~o 1.:
földművelés;
~o 2.:
nevel, gondoz, tenyészt, termeszt;
~o 3.:
kiművelés, művelődés, kultúra;
~a:
művelési, művelődési, kulturális;
ĝarden~o:
kertművelés;
sen~a 2.:
műveletlen, kulturálatlan.
fizika ~o:
testkultúra.
nederlandaj
~i 1.:
bebouwen;
~i 2.:
kweken;
~i 3.:
beschaven;
~o 1.:
bebouwen;
~o 2.:
teelt;
~o 3.:
beschaving;
~a:
beschaafd;
sen~a 1.:
wild;
sen~a 2.:
onbeschaafd.
portugalaj
ĝarden~o:
horticultura.
rusaj
~i 1.:
культивировать, обрабатывать (землю), возделывать;
~i 2.:
культивировать;
~i 3.:
просвещать;
~o 1.:
культивация, возделывание;
~o 2.:
культивация, уход;
~o 3.:
культура;
~a:
культурный;
sen~a 1.:
дикий, невозделанный;
sen~a 2.:
некультурный, бескультурный.
fizika ~o:
физическая
культура.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo3.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, antaŭparolo4.
A. Giesswein: Esperanto
kaj mondliteraturo, Literatura Mondo, 1922, p. 21a-22a5.
K. Lendon: Pretendoj martenaj,
soc.culture.esperanto, 1998-10-126.
Tejo:
Semajno de Kulturo Internacia, 2008-05-147.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kie komencu
komencanto?8.
[G. Mickle?]: Lingvodefendado
= lingvonaciismo!, 2004-03-07
[^Revo]
[kultur.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2011/05/27 19:10:09 ]