tradukoj: be bg cs de en es fr he hu nl pl pt ro ru sv tr

*fru/a

*fruaTEZ

Okazanta plej tuje, plej proksime de la taŭga, difinita deirtempo: ĉe, en frua matenoZ, frumatene; en lia frua juneco; fruaj, frumaturaj fruktoj; trofrua (antaŭtempa) morto. VD:juna.

frue, frutempeZTEZ

En frua tempo: frue leviĝu kaj frue edziĝu [1]; kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas [2]; la horloĝo iras tro frueZ (ĝi fruas 3); la komitato devas dissendi kiel eble plej frutempe invitonZ; pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita [3]; ne pli frue ol (ne antaŭ) matene li venis hejmenZ; ne pli frue ol kiam...Z (ne antaŭ ol); oni ne devas tro frue fanfaroni. VD:laŭdi, moki, ridi, mano, urso, venko, vespero, triumfi.

frui

1.
Okazi aŭ alveni frue: ĉi-jare fruas la printempo, la legomoj; Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure [4].
2.
(senpersone) Proksime al la komenco de konvena periodo, kiam ĝi ĵus komenciĝis aŭ eĉ estas nur komenconta: ankoraŭ tro fruas por diri... [5].
3.
(p.p. horloĝo) Montri ankoraŭ ne venintan tempon: la horloĝo fruas je kvin minutoj (tro rapidas kaj montras tempon kiu fakte estos post 5 minutoj).

malfruaTEZ

Okazanta nur post la taŭga, difinita limtempo: en la malfrua nokto (malfrue en la nokto); malfruaj rikoltoj (tro malfrue maturiĝintaj); por malfrua (tro malfrue veninta) gasto restas nur osto [6]; la horloĝo iras tro malfrueZ (ĝi malfruas 3); pli bone malfrue ol neniam [7]. VD:kato, mustardo, momento, dento, ideo.

malfruo

Stato de io aŭ iu malfrua: [la Hebreino] estas la kaŭzo de la malfruo de la leviĝo de Nilo [8]; [la leterportisto] kutime pasas ĝustatempe, tamen malfruo povas fojfoje okazi [9].

malfruiTEZ

1.
Okazi aŭ alveni tro malfrue: pardonu, ke mi malfruas; la karavano malfruas jam plenan tagon [10]; Izraelo malfruas kun la tributo (malfrue ĝin pagas) kaj pagas malpli kaj malpli [11].
2.
(senpersone) Proksime al la fino de konvena periodo, kiam ĝi finiĝas aŭ eĉ finis: ŝajnas, ke mi devas iri... malfruas [12].
3.
(p.p. horloĝo) Montri jam pasintan tempon: la horloĝo malfruas kvin minutojn (ne sufiĉe rapidas kaj montras pli fruan tempon) [13].

malfruiĝi

1.
Lasi sin fari (veni, fini laboron ktp) malfrue: la laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe [14]; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava [15]; (figure) kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj? [16].
2.
(senpersone) Esti malfrue: jam malfruiĝis [17].

malfruigi

Fari, ke io okazas malfrue, kaŭzi prokraston: la malbona vetero malfruigis la rikoltojn; tiu akcidento malfruigis nian alvenon.

tradukoj

anglaj

~a: early; ~e, ~tempe: early, soon; ~i: be early, be fast (clock); mal~a: late, slow (clock); mal~o: delay; mal~i: be late, be slow (clock); mal~iĝi: get, become late; mal~igi: delay. tro~a: premature, untimely; kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: first come, first served; pli aŭ malpli ~e: sooner or later; pli bone mal~e ol neniam: better late than never.

belorusaj

~a: раньні; ~e, ~tempe: рана; ~i 1.: быць раньнім; ~i 2.: рана (безасабовы сказ); ~i 3.: сьпяшацца (пра гадзіньнік); mal~a: позьні; mal~o: затрымка, спазьненьне; mal~i 1.: пазьніцца, спазьняцца; mal~i 2.: позна (безасабовы сказ); mal~i 3.: пазьніцца (пра гадзіньнік); mal~iĝi 1.: спазьняцца, запазьніцца, затрымлівацца; mal~igi: запазьніць, затрымаць. ~matene: зраньня, зранку, раніцаю; ~matura: раньнясьпелы; tro~a: дачасны, заўчасны, перадчасны; kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: Рана ўстанеш - болей зробіш; pli aŭ malpli ~e: раней ці пазьней; mal~e: позна; pli bone mal~e ol neniam: лепш позна, чым ніколі.

bulgaraj

~a: рано; mal~a: късен.

ĉeĥaj

~a: časný.

francaj

~a: anticipé, hâtif, précoce; ~e, ~tempe: tôt, de bonne heure; ~i: être en avance, être précoce, être tôt, avancer; mal~a: tardif; mal~o: retard; mal~i: être en retard, être tard, être tardif, retarder; mal~iĝi 1.: prendre du retard, être en retard, retarder; mal~igi: mettre en retard, retarder. ~matene: de bon matin; ~a juneco: prime jeunesse; ~matura: hâtif, précoce; tro~a: précoce, prématuré; kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: premier arrivé, premier servi; pli aŭ malpli ~e: tôt ou tard; mal~e: tard, avec retard; pli bone mal~e ol neniam: mieux vaut tard que jamais; jam mal~iĝis: il se fait tard.

germanaj

~a: früh; ~i 3.: vorgehen; mal~a: spät; mal~i: spät kommen, nachgehen (horloĝo); mal~iĝi 1.: spät kommen; mal~iĝi 2.: spät sein; mal~igi: verzögern.

hebreaj

~a: מוקדם; ~e, ~tempe: מוקדם, במוקדם; ~i: להקדים, להיות מוקדם; mal~a: מאוחר; mal~o: איחור; mal~i: לאחר; mal~iĝi: להתאחר; mal~igi: לעכב. tro~a: בטרם עת, מוקדם מדי; pli aŭ malpli ~e: במוקדם או במאוחר.

hispanaj

~a: temprano, puntual; ~e, ~tempe: temprano.

hungaraj

~a: korai; ~e, ~tempe: korán; ~i 1.: korán érkezik; ~i 2.: korai, korán van; ~i 3.: siet (óra); mal~a: késő, késői; mal~o: késés; mal~i 1.: késik; mal~i 2.: késő van; mal~i 3.: késik (óra); mal~iĝi 1.: (el)késik; mal~iĝi: későre jár; mal~igi: késleltet. ~matene: kora reggel; ~a juneco: kora ifjúságában; ~matura: koraérett; tro~a: túl korai, túl korán bekövetkezett; kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: kiszolgálás érkezési sorrendben; pli aŭ malpli ~e: előbb vagy utóbb; por mal~a (tro mal~e veninta) gasto restas nur osto: későn jött vendégnek csont a vacsorája; mal~e: késik; pli bone mal~e ol neniam: jobb későn, mint soha.

nederlandaj

~a: vroeg; ~e, ~tempe: vroegtijdig; mal~a: laat; mal~i: te laat zijn; mal~iĝi 1.: te laat zijn; mal~igi: vertragen. ~matene: vroeg in de ochtend; ~a juneco: prille jeugd; tro~a: voortijdig.

polaj

~a: wczesny; ~e, ~tempe: wcześnie; ~i 1.: być wcześnie; ~i: być wcześnie; mal~a: późny; mal~o: spóźnienie; mal~i 1.: spóźnić; mal~i: spóźnić; mal~iĝi 1.: spóźnić się; mal~iĝi: spóźnić się; mal~igi: opóźnić. ~matene: wcześnie rano; ~a juneco: wczesna młodość; ~matura: niedojrzały; tro~a: przedwczesny; pli aŭ malpli ~e: wcześniej czy później; pli bone mal~e ol neniam: lepiej później niż wcale.

portugalaj

~a: prematuro, antecipado, precoce.

rumanaj

~e, ~tempe: devreme; mal~o: întârziere; mal~iĝi 1.: a întârzia; mal~iĝi: a întârzia. ~matene: dimineaţa devreme.

rusaj

~a: ранний; ~e, ~tempe: рано; ~i 1.: быть, выдаться ранним; ~i 2.: рано (назывное предложение); ~i 3.: спешить (о часах); mal~a: поздний; mal~i 1.: опоздать, опаздывать; mal~i 2.: поздно (назывное предложение); mal~i 3.: отставать (о часах); mal~iĝi 1.: опаздывать, задерживаться; mal~igi: задержать.

svedaj

~a: tidig; ~e, ~tempe: tidigt; mal~a: sen; mal~i: vara sen; mal~iĝi 1.: vara sen; mal~igi: försena.

turkaj

mal~o: gecikme; mal~i: geç kalmak; mal~iĝi 1.: gecikmek; mal~igi: geciktirmek. ~matene: erken saatte; pli aŭ malpli ~e: er geç; pli bone mal~e ol neniam: geç.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
5. Marko Naoki LINS: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa UnioMonato
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9
9. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, ĉap. 18b
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1a
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24a.
13. Kabe: laŭ PIV2, p. 370.
14. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
15. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:28
17. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri fru/a :
    Indus simetriigi la derivajxojn enkondukante: mal~e, ~igi, ~igxi...
    [MB]

[^Revo] [fru.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2012/04/21 16:10:21 ]