tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pl pt ru
2norm/o [1]
normo
- 1.
-
Principo aŭ tipo starigita kiel regulo aŭ modelo; ordinara
laŭregula stato:
ne dekliniĝi de la normo.
- 2.
-
Natura leĝo reganta iun specon:
samnormigi ĉiujn fabrikaĵojn, laborilojn.
tipo,
modelo,
ŝablono,
mezkvanto.
- 3.
- [2]
(super reela aŭ kompleksa
vektora spaco)
Tia reela
bildigo
p,
ke por ĉiuj ajn vektoroj
x, y, kaj por ĉiu ajn
skalaro α veras:
(1) p(x) ≥ 0;
(2) p(x) = 0,
se kaj nur se x = 0;
(3) p(α∙x)=|α|.p(x);
kaj (4) p(x+y) ≤
p(x)+p(y):
la normon de vektoro x oni ofte signas per
||x||;
la nocio normo plivastigas por vektoraj spacoj la nocion
de modulo aŭ
absoluta valoro;
por normoj super algebroj
oni plie postulas, ke
p(x×y) ≤
p(x).p(y);
en spaco provizita per skalara
produto, la bildigo
p(x)= √ <x|x>
estas normo, nomata eŭklida normo;
la bildigo, kiu ĵetas paron (x,y) al
||x-y|| estas
metriko.
norma
- 1.
-
Koncernanta la normon.
- 2.
-
Konforma al normo, laŭnorma, normala.
normi
(fakula ĵargono)
-
(vektoran spacon)
Provizi ĝin per normo 3.
Rim.:
Ial [3] preferis uzi
„normigi“
ĉi-sence, dum ŝajnas, ke la senpera verba derivaĵo
sufiĉas. Notindas, ke „normigi“ jam ekzistas en
[4], sed kun malpreciza difino, kiu
sugestas
uzeblecon en kuntekstoj de la tipo
normigi polinomon (dividi ĝin per la altgrada
koeficiento)
aŭ
normigi nombron (prezenti ĝin sub laŭnorma
formo mantiso kaj eksponento).
Ĉiuokaze oni atentu ne konfuzi „normi“ kaj
„ununormigi“, kiuj
ofte koincidas en nacilingvaj tradukoj.
normumi
[5]
- ununormigi.
normumita
[6]
- ununorma 1.a.
normhava[7],
normohava,
normita[8],
normigita[9]
-
(p.p. vektora spaco)
Provizita per normo 3.
banaĥa algebro,
normohava spaco.
duonnormo
-
(super reela aŭ kompleksa
vektora spaco)
Reela bildigo kun samaj
ecoj kiel normo 3,
krom ke la bildo de nenula vektoro rajtas esti nula:
se f estas lineara formo, la bildigo, kiu
ĵetas vektoron x al
|f(x)| estas duonnormo.
Rim.:
Ial [10] preferas la formon
„seminormo“,
dum ni preferis pli skemisman terminon, kiun konas ankaŭ
la germana kaj la rusa.
ununorma
-
- a)
-
(p.p. vektoro)
Kies normo 3 egalas al
1.
normumita.
- b)
-
(p.p. bazo)
Kies elementoj estas ununormaj 1.a.
Rim.:
La formo „ununorma“ prezentas teorian problemeton,
nome oni povus kompreni ĝin kiel „havanta unu normon“.
Tamen tiu principa ambigueco ŝajnas apenaŭ ebla kaj jam
ekzistas precedenco de tiaj kunmetaĵoj (ekz-e
„unuvalenta“[11],
aŭ „dekbaza“[12]).
ununormigi
[13](fakula ĵargono)
-
(vektoron)
Dividi ĝin per ĝia
normo 3
por ricevi ununorman rezulton.
normumi.
Rim.:
„Normumi“ troveblas en
[14],
[15] kaj [16],
sed ĝi ne estas tre logika: la ĉefa koncepto ja estas
„vektoro, kies normo egalas al 1“. Estas
malfacile
signifi tion per derivaĵo de „normumi“. Efektive,
„normumita“ ne tre taŭgas logike, ĉar la
normumota kaj normumita vektoroj ne estas identaj. Tial ni
preferas
„ununormigi“, travidebla pluderivaĵo de
„ununorma“.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
norm, standard;
~o 2.:
norm, standard;
~o 3.:
norm;
~a:
normal, standard;
~i:
norm;
~hava,
,
,
:
normed;
duon~o:
semi-norm, pseudonorm;
unu~a a:
normalized;
unu~a b:
normalized;
unu~igi:
normalize.
belorusaj
~o 1.:
норма, стандарт;
~o 2.:
норма, стандарт;
~o 3.:
норма
(вэктара);
~a 2.:
нармальны, стандартны, адпаведны
норме, адпаведны
стандарту;
~i:
нармаваць;
~hava,
,
,
:
нармаваны;
unu~igi:
нармаваць.
francaj
~o 3.:
norme;
~i:
normer;
~hava,
,
,
:
normé;
duon~o:
semi-norme;
unu~a a:
normé, unitaire;
unu~a b:
(base) normée;
unu~igi:
normer.
germanaj
~o 1.:
Norm, Vorschrift, Regel;
~o 3.:
Norm;
~a 1.:
Norm-;
~a 2.:
normgerecht, normgemäß, normiert, genormt;
~i:
normieren;
~hava,
,
,
:
normiert;
duon~o:
Halbnorm, Quasinorm, Seminorm;
unu~a a:
normiert;
unu~a b:
normiert;
unu~igi:
normieren.
hispanaj
~o:
norma;
~a:
normal;
~i:
normalizar.
hungaraj
~o 1.:
norma, szabály, szabvány, előírás;
~o 2.:
szabvány;
~o 3.:
norma;
~a 1.:
szabvány-, norma-;
~a 2.:
szabványos, norma szerinti, szabályos;
~i:
normál;
~umi:
normál;
~hava,
,
,
:
normált;
duon~o:
félnorma;
unu~a a:
normált;
unu~a b:
normált;
unu~igi:
normál.
sam~igi:
szabványosít.
katalunaj
~o:
norma;
~a 1.:
normatiu;
~a 2.:
normal;
~i:
normar;
~hava,
,
,
:
normat;
duon~o:
seminorma;
unu~a:
normalitzat;
unu~igi:
normalitzar.
sam~igi:
normalitzar.
nederlandaj
~o 1.:
norm;
~o 2.:
regel;
~a:
normaal, standaard-;
~hava,
,
,
:
genormeerd.
polaj
~o 3.:
norma;
~i:
normować;
~hava,
,
,
:
unormowany;
duon~o:
półnorma;
unu~a a:
jednostkowy, unormowany;
unu~a b:
(baza) unormowana.
portugalaj
~o:
norma;
~a:
normal;
~hava,
,
,
:
normado;
unu~a:
normal;
unu~igi:
normalizar.
rusaj
~o 1.:
норма, стандарт;
~o 2.:
норма, стандарт;
~o 3.:
норма;
~a 2.:
нормальный, соответствующий
норме, стандартный;
~i:
нормировать;
~hava,
,
,
:
нормированный;
duon~o:
полунорма, семинорма;
unu~a a:
нормированный;
unu~a b:
нормированный;
unu~igi:
нормировать.
[^Revo]
[norm.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.46 2012/01/01 23:10:22 ]