tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru vo
*far/i [1]
*fari
(tr)
- 1.
-
Estigi ion, eligante ĝin el nenio:
kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn
[2].
krei
- 2.
-
Estigi objekton, eligante ĝin el materio:
la lignaĵisto faras tablojn
[3];
fari maŝinon, paperon;
bieron, statuon,
ŝlosilon, domon, muron, vojon.
fabriki,
produkti,
pretigi.
- 3.
-
Estigi verkon eligante ĝin el spirito; doni formon:
fari verkon, romanon, versojn, tragedion, tradukon
kompili,
komponi,
verki
- 4.
-
Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton:
li tuj faris, kion mi volis
[4];
mia vizito faris al li plezuron
[5];
fari siajn
klasikajn studojn, klasojn, sian taskon, sian devon;
fari kurson, paroladon, ŝtelonZ,
rabonZ, venĝonZ,
krimon, atakon, meson, miraklon;
fari sukcesan kuracadon, profitan aferon;
fari komercon, metion;
fari festonZ, PaskonZ;
havi multon farotan (por fari);
dirite, farite
[6];
kontraŭ faro farita ne helpas
medito[7];
fari ordonZ;
tio nenion farasZ
(estas indiferenta);
fari makulonZ,
rondonZ;
fari (formi) golfeton;
fari vundon al iu, difekton al io;
faru al li nenion malbonan
[8]
(figure)
fari al si la vojon
(trabati);
fari doloron, timonZ, embarason,
favoraĵon, fidelaĵonZ,
perfortaĵonZ, maljustaĵon, petolaĵon;
fari honoron, komplezon, surprizon;
fari eraron, diferencon, distingon inter;
kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon
[9];
fari (prezenti) demandon;
fari (alpreni) decidon;
fari (konduki) militon;
fari (eltiri) konkludon;
fari (plenumi) servonZ;
fari (interkonsenti) kontrakton, pacon;
fari (ekbruligi) fajron, lumon;
kvin kaj sep faras dek du
(kvin kaj sep rezultigas dek du)
[10];
du botoj faras paron
[11];
sesdek minutoj faras unu horon
[12].
efektivigi,
efiki,
formi,
kaŭzi
- 5.
-
Igi, doni ian econ al iu aŭ io, pasigi de iu stato en
alian:
oni faris lin generalo;
tio faris lin ĝoja;
fari ilin mokataĵo
[13];
mi faros el viaj urboj dezerton
[14];
fari al si oportuneZ
(komforte kaj senceremonie sin aranĝi);
el la neceseco oni devas fari virton
[15]
- 6.
-
Agi iamaniere:
faru laŭ via plaĉo;
faru al ili (agu pri ili) kiel vi volas;
mi ne sciis kion fari pri li, pri ĝi
(kiamaniere agi);
mi ne faris laŭ mia koro
[16]
(konduti);
pentofari
[17]
(penti).
- 7.
-
(absolute)
Agi:
kiu multe parolas, ne multe faras
[18];
kritiki estas facile, fari malfacile
[19];
ne parolu, sed faru;
li faras nenion;
nenionfaranto;
nenifaranto.
faro
-
Tio, kion oni faras:
juĝu laŭ faroj, ne laŭ parolojB;
inter diro kaj faro estas maroZ;
pli da bruo ol da faro[20];
lupo ŝanĝas la harojn (mienon) sed ne la
farojn
[21]
farado
-
Daŭra produktado:
farado de mebloj;
vinfarado, vortfarado, versfarado.
fare de
(prepoziciaĵo)
- de 4
la ekspluatado de la homo fare de la homo;
ili konsentis pri reguligo de
salajroj kaj laborkondiĉoj fare de la ministro;
tia fiuzo de l' gastigemo fare de niaj societanoj estas tre
bedaŭrinda;
dum vizito al nia sidejo fare de tiuj
fremdaj kolegoj;
kelkaj membroj postulas la administradon
de la filioj fare de la asekuritoj mem.
far,
flanke de 2
far
(neologismo)
(prepozicio)
- de 4,
fare de
rezisti al la malestimo far la homoj
[22];
granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo
[23].
faraĵoZ, faritaĵoZ
-
Tio, kio estas farita de iu; produkto de la laboro;
ellaboraĵo; verko.
farebla
-
Povanta esti farata, efektivigebla, realigebla.
faristo
-
Tiu kiu profesie faras, produktas:
brandfaristo, versfaristo,
panfaristo
ist 1
farigiZ
(tr)
-
Igi ke iu faru ion:
farigi al si novan veston.
komisii
*fariĝi
- 1.
-
Esti farata, okazi:
subite fariĝis nokto;
mi ne memoras, kiel tio fariĝis.
- 2.
-
Veni de iu stato en alian; iĝi:
la juna vidvino fariĝis denove fianĉino
[24];
li fariĝis malsana
(li malsaniĝis);
fariĝi soldato, esperantisto;
en infano vidiĝas, kia homo fariĝos
[25];
kio fariĝis el (aŭ pri) mi?
fariĝoZ
- okazaĵo
alfariZ
(tr)
-
Alĝustigi, taŭgigi por, konformigi al:
Bone alfarita vesto;
alfari stenografian sistemon
al (por) Esperanto
adapti
antaŭfari
(tr)
-
Anticipe fari:
ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo
por la entombigo
[26].
elfariZ
(tr)
-
Tute, komplete fari.
malfariZ
(tr)
-
Malestigi, detrui ion faritan:
malfari dum la nokto la laboron de la tago.
bonfariZ
(ntr)
-
Bonvole helpi proksimulon:
bonfaranto
ofte ricevas nur maldankon.
nenifaro, neniofaro
-
Senageco:
plej verŝajne li dediĉas siajn tagojn al neniofaro, kiel la
aliaj diboĉuloj
[27].
fornosida
senfaraZ
-
Nenifaranta:
Dion fidu, sed senfare ne sidu[28];
resti senfareZ.
tradukoj
anglaj
~i:
make.
belorusaj
~i:
рабіць, зрабіць;
~o:
справа;
~ado:
справа, вытворчасьць, прадукаваньне;
~aĵo, :
выраб, прадукт, праца;
~ebla:
ажыцьцявімы, зьдзяйсьняльны;
~isto:
вытворнік, вытворца;
~igi:
прымусіць зрабіць;
~iĝi 1.:
адбывацца, здарацца, рабіцца;
~iĝi 2.:
рабіцца, зрабіцца, стаць;
~iĝo:
здарэньне, выпадак;
al~i:
прыстасаваць, прыладзіць, прымайстраваць;
antaŭ~i:
рабіць (загадзя), зрабіць (загадзя);
el~i:
зрабіць, вырабіць;
mal~i:
разбураць, разбурыць, нішчыць, зьнішчаць, зьнішчыць;
sen~a:
бязьдзейны.
bon~anto:
дабрачынец, дабрадзей.
ĉeĥaj
~i:
dělat.
francaj
~i:
faire;
~o:
action;
~ado:
fabrication, production;
~e de:
de (complément d'agent), par (complément d'agent);
~:
de (complément d'agent), par (complément d'agent);
~aĵo, :
résultat (d'une fabrication), produit;
~ebla:
faisable;
~isto:
fabricant, facteur (celui qui fait), producteur;
~igi:
faire faire;
~iĝi:
devenir, se transformer;
al~i:
adapter;
antaŭ~i:
faire d'avance;
el~i:
achever (la fabrication), fabriquer;
mal~i:
défaire;
bon~i:
aider (exercer la bienfaisance);
neni~o, :
inaction, inactivité, oisiveté;
sen~a:
inactif, oisif.
dirite, ~ite:
aussitôt dit, aussitôt fait;
kritiki estas facile, ~i malfacile:
la critique est facile, l'art est
difficile.
germanaj
~i:
machen, erschaffen, anfertigen, herstellen, tun, vollbringen;
~o:
Tat;
~ado:
Herstellung;
~e de:
durch den, seitens des;
~aĵo, :
Werk, Ergebnis;
~ebla:
machbar;
~isto:
Hersteller, -macher;
~igi:
machen lassen, anfertigen lassen;
~iĝi:
werden, passieren , geschehen;
~iĝo:
Ereignis;
al~i:
anpassen;
mal~i:
zerstören;
sen~a:
untätig.
hispanaj
~i:
hacer.
hungaraj
~i:
csinál, tesz, cselekszik, létrehoz, alkot;
~o:
tett, cselekedet;
~ado:
csinálás, cselekvés;
~e de:
által, révén;
~aĵo, :
mű, alkotás;
~ebla:
megcsinálható, megtehető;
~isto:
gyártó, termelő;
~igi:
csináltat;
~iĝi 1.:
lesz, történik;
~iĝi 2.:
válik vmivé;
~iĝo:
történés, esemény;
al~i:
hozzáigazít, hozzáilleszt;
antaŭ~i:
előre megcsinál, előzetesen elkészít;
el~i:
véghezvisz, megcsinál;
mal~i:
megsemmisít, lerombol;
bon~i:
jótékonykodik;
sen~a:
tétlen.
pan~isto:
pék;
bon~anto:
jótevő.
nederlandaj
~i:
doen, maken;
~o:
daad, handeling;
~ado:
het doen, het maken;
~e de:
door;
~aĵo, :
werk;
~ebla:
doenbaar;
~isto:
maker, producent;
~igi:
doen maken, laten maken;
~iĝi:
worden;
~iĝo:
gebeurtenis;
al~i:
aanpassen;
el~i:
afmaken;
mal~i:
vernielen, stukmaken.
pan~isto:
bakker.
portugalaj
~i:
fazer, cometer, confeccionar, executar, formar.
rusaj
~i:
делать, сделать;
~o:
дело;
~ado:
работа, дело;
~aĵo, :
изделие, продукт, труд (результат);
~ebla:
осуществимый;
~isto:
работник, изготовитель, производитель;
~igi:
заставить сделать;
~iĝi 1.:
происходить;
~iĝi 2.:
сделаться, стать;
~iĝo:
происшествие;
al~i:
приделать, приспособить;
el~i:
выделать, изготовить, сделать;
mal~i:
разрушить, уничтожить;
sen~a:
бездеятельный, праздный.
bon~anto:
благотворитель, благодетель;
sen~e:
без дела, праздно.
volapukaj
~i:
mekön.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:163.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 374.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 315.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 206.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:1129.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1211.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta12.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1213.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:1814.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:3115.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:2817.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:1218.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta19.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta20.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta21.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta22.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado23.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , Mauro Nervi: Tertremo, leciono 24a24.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3325.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta26.
La Nova Testamento, S. Marko 14:827.
Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 3:128.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
[^Revo]
[far.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2007/11/19 17:30:40 ]