Tatoeba

Tatoeba estas libera interreta datumbazo de ekzemplaj frazoj kune kun iliaj tradukoj en aliaj lingvoj. Pri la projekto, kiu celas lingvolernantojn, kunlaboras volontuloj el la tuta mondo, precipe denaskaj aŭ tre bonaj parolantoj de la koncernaj lingvoj. La vorto tatoeba venas de la japana lingvo, kie ĝi signifas ekzemple. La retpaĝaro de Tatoeba situas ĉe http://tatoeba.org/

Meze de la jaro 2012 enhavis Tatoeba jam pli ol 1.583.000 frazojn (ĉiuj lingvoj sume), inter tio pli ol 162.000 frazojn en Esperanto. Fakte, post la angla kaj la japana lingvoj (la datumbazo devenas el paralela angla-japana tekstaro), Esperanto rapide fariĝis la tria plej granda lingvo en Tatoeba, superante eĉ lingvojn kiel la franca, la germana aŭ la hispana. Simile kiel en la interreta enciklopedio Vikipedio, ankaŭ en Tatoeba ĉiu persono povas aldonadi novajn tradukojn kaj frazojn.

Tiu ĉi eksterreta versio de Tatoeba estas preparita speciale por la DVD Esperanto Elektronike. Ĝi spegulas la staton el la fino de junio 2012 kaj enhavas ĉiujn (159.556) tiam ĉeestantajn frazojn en Esperanto kune kun ĉiuj iliaj ekzistantaj alilingvaj tradukoj. Ĉiun tradukon akompanas flago simbolanta la koncernan lingvon, kaj la nomo de tiu lingvo aperas se oni ripozigas la muson super la flago. Se maldekstre de la traduko aperas verda sago, tiam temas pri rekta ekvivalento de la frazo en Esperanto; se tamen tie aperas griza sago, tiam temas pri nerekta traduko pere de iu alia el la lingvoj kaj do ĝi povas ne havi precize la saman signifon. Dekstre de la lingvo-flago aperas simbolo de laŭtparolilo – en iuj kazoj, kiam la laŭtparolilo estas nigra kaj netrastrekita, eblas klakante sur ĝin aŭdi sonregistraĵon de la frazo en formato MP3 – tamen, por aŭdi la sonregistraĵojn, interreta konekto jam estas necesa. Simile, klakante sur iun el la tradukoj, oni direktiĝas al la viva interreta paĝo kiu enhavas tradukojn de tiu alilingva frazo, kaj do ankaŭ por tio oni jam bezonas esti konektita al la interreto.

Pro la granda kvanto de frazoj, ni dividis ilin en apartajn paĝojn laŭ la komenca litero. Malgraŭ tio, plena ŝargiĝo de unuopa paĝo plu povas daŭri iom da tempo, do bonvolu esti pacienca. Inter la frazoj komenciĝantaj per sama litero, kiuj troviĝas en sama paĝo, eblas libere foliumi. Por komenci, bonvolu elekti vian literon:

0-9 A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U V W X Y Z

Alternative, vi povas konsulti la kompletan indekson de ĉiuj frazoj en Esperanto, en kiu eblas ankaŭ avantaĝe serĉi.

Rimarkigo: El ajna subpaĝo de tiu ĉi eksterreta versio vi ĉiam povas reveni al tiu ĉi ĉefa paĝo uzante la funkcio "Reen" de via retumilo.

Uzkondiĉoj: Tiu ĉi datumaro estas kompilita el datumoj de la interreta projekto Tatoeba Project, kiuj estas distribuataj laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.0 (fr). Listo de aŭtoroj troveblas en la retpaĝaro http://tatoeba.org/.